Al la enhavo

Sekvo de "Kion vi pensas pri tiu persona nomo?"

de muriel_de_liege, 2009-januaro-03

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

muriel_de_liege (Montri la profilon) 2009-januaro-03 10:04:32

Kian nomon ĉu vi preferas:

Nuria aŭ Nurja?

Ĉu iu capablas diri al mi kie estas la akcento en "Nurja"? (mi ne certas)

Kial?

Dankon al vi.

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-03 10:26:17

Ŝajne vi intencis tajpi "kapablas". Miaopinie, la akcento estas sur la silabo "Nur", do Nur-ja, ĉar la nomo estas Esperantigita.

Sebasities (Montri la profilon) 2009-januaro-03 12:56:04

En EsperAnto, la antaŭlAsta vokAlo ĉIam(1) hAvas la akcEnton. J kaj Ŭ ne estAnte vokAloj, Oni do hAvas : "NurIa" aŭ "NUrja".

(1) Krom se vi Uzas apostrOfon : tIam, la akcEnto Estas kIe ĝi Estus normAle. EkzEmple : apostrOfo, apostrOf' ; forUmo, forUm' ; ktp.

muriel_de_liege (Montri la profilon) 2009-januaro-03 13:08:33

Miland:Ŝajne vi intencis tajpi "kapablas".
Jes, vi pravas. Dankon al vi.

muriel_de_liege (Montri la profilon) 2009-januaro-03 13:11:41

Sebasities:En EsperAnto, la antaŭlAsta vokAlo ĉIam hAvas la akcEnton. J kaj Ŭ ne estAnte vokAloj, Oni do hAvas : "NurIa" aŭ "NUrja".
Dankon al vi. Mi konas la regulon pri akcento sed mi ne certis kiel diri "Nurja". Mi divenis "NUrja", sed mi ne certis.

Dankegon al vi.

Andrej Kurtenkov (Montri la profilon) 2009-januaro-03 18:26:34

"Nurja" estas pli tenera ol "Nuria". rido.gif

muriel_de_liege (Montri la profilon) 2009-januaro-04 13:47:20

Andrej Kurtenkov:"Nurja" estas pli tenera ol "Nuria". rido.gif
Ŝajnas ke mi elektas Nurja, do. lango.gif
dankon

Reen al la supro