Tin nhắn: 5
Nội dung: Esperanto
EduardusPona (Xem thông tin cá nhân) 21:52:31 Ngày 12 tháng 8 năm 2025
Tia eco povus esti eksplikita per neŭrologiaj, kaj psikologiaj evoluaj adaptaĵoj, kiuj la ĉagrenon mildigas , kiun iu persono suferas pro la vivado en socio. Tiaj lindaj kaj ĉarmaj ecoj de hundoj nin trankviligas, kvazaŭ senliman konfidon naskas ene de nia koro ĉiufoje kiam ni reciproke okulas.
Hundoj prezentas al ni neĝenseteman, kaj neantaŭjuĝeman amon!
Tiu fakto forte asertas mian argumenton pri la malesto de vera pruvo, ke homoj estas "socia vivaĵo".
Moderna vivado en socio estas vere artefarita vivmaniero! (trudataj laboroj, sociaj retoj, vanaj amikrilatoj)
Mia tezo naskiĝas per la prahoma evoluo. Prahomoj vivadis en ereto da familianoj (miaopinie, la sola dumviva socia rilato ekzistis sole inter patrino kaj infaneto). Ekde tiam homoj sole interagis kun siaj hundoj. Tia vivaranĝo daŭris tra jarmilionoj.
Civilizacioj estas artefaritaj! Ni ne estas taŭge disvolviĝita por socia vivo! La plimulto de la homaro vivas en malvera iluziiĝo! Tia encerbiĝo estas trudata de milionuloj, kiuj vivas ene de kirasaerbulo, kiu ebligas senriproĉan kaj helpopretan vivadon al ili.
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 09:26:12 Ngày 13 tháng 8 năm 2025
(Malsovaĝigo okazis antaŭ 30 mil jaroj)
Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 09:43:44 Ngày 13 tháng 8 năm 2025
EduardusPona:Nu... Vi bezonas urĝe forigi vian analfabetecon pri la historio de la homoj de la antikva mondo. Tiam vi povos kompreni, ke la deziro de homoj esti inter aliaj homoj (socio) havas antikvajn radikojn. Nu, kaj interesiĝu pri la koncepto de "grega konduto de bestoj". Eble tiam vi povos kompreni, ke socio (civilizo) estas normala fenomeno por la biosfero de la planedo Tero.
Civilizacioj estas artefaritaj! Ni ne estas taŭge disvolviĝita por socia vivo!
Se vi konas psikologion, tiam vi scias, ke nevorta komunikado ludas gravan rolon en socia komunikado (kaj se vi konas jogon, tiam vi scias, kian rolon ludas la interŝanĝo de energioj per ĉakroj en la socio). Kaj ĉio ĉi montras, ke socio (civilizo) estas natura (kaj ne artefarita) fenomeno.
EduardusPona (Xem thông tin cá nhân) 10:25:22 Ngày 13 tháng 8 năm 2025
Altebrilas:Tiuepoke hundoj ankoraŭ estis lupoj. Ĉu la teorio ankaŭ validas pri ili?Via komento efektive mian argumenton validas, ĉar tiu postulas la demandon : Kiel ia savaĝa lupo iĝis nia plej bona, kaj fidinda amiko? Bonvolu logike rezoni pri tio, mi certe konscias, ke la dumviva vivado en socio jam encerbigis senrezonajn nociojn al vi. Filozofio temas pri la apartiĝo de konvencioj. Jen interesa demando: Kiel reciproka okulrigardado inter homo kaj hundo nekonscie kaŭzas kvietan senton al ni? Citante la konatan diron latine,angle, portugale kaj hispane: Canis est homo fidus amicus; Dogs are man’s best friend; O cão é o melhor amigo do homem; El perro es el mejor amigo del hombre.
(Malsovaĝigo okazis antaŭ 30 mil jaroj)
EduardusPona (Xem thông tin cá nhân) 10:36:04 Ngày 13 tháng 8 năm 2025
Leopold65:Saluton EduardusPona!Mia origina argumento temis pri la neado de la nocio, ke homo estas vera "socia vivaĵo", mian tempon mi ne malŝparos por la respondado de alia argumento.
EduardusPona:Civilizacioj estas artefaritaj! Ni ne estas taŭge disvolviĝita por socia vivo!Nu... Vi bezonas urĝe forigi vian analfabetecon pri la historio de la homoj de la antikva mondo. Tiam vi povos kompreni, ke la deziro de homoj esti inter aliaj homoj (socio) havas antikvajn radikojn. Nu, kaj interesiĝu pri la koncepto de "grega konduto de bestoj". Eble tiam vi povos kompreni, ke socio (civilizo) estas normala fenomeno por la biosfero de la planedo Tero.
Se vi konas psikologion, tiam vi scias, ke nevorta komunikado ludas gravan rolon en socia komunikado (kaj se vi konas jogon, tiam vi scias, kian rolon ludas la interŝanĝo de energioj per ĉakroj en la socio). Kaj ĉio ĉi montras, ke socio (civilizo) estas natura (kaj ne artefarita) fenomeno.