Pri la malica tendenco de homoj!
by EduardusPona, August 17, 2025
Messages: 4
Language: Esperanto
EduardusPona (User's profile) August 17, 2025, 11:19:04 AM
Kutima socia interago estas fonto de animmizero, inkluzivante honton pri nia korpaspekto, malaprobon, kaj miskomprenojn.
Tamen, feoj kaj fabelaj estaĵoj ekzistas en iu mondo, kiu socian malicon ne inkluzivas. En Fabeloj, iu persono povus amikiĝi kun feoj per reciproka montro de bonkorsento, nehavante la neceson serpentumi tra mokaj grimacoj.
Interago kun aliaj estas ĥaosa ago! Personaj kondutoj estas neantaŭvideblaj, kaj interhomaj rilatoj konstantajn intertraktojn postulas . Tamen, dum fantaziado, la regularo estas klara!
Homoj, ĝenerale, venĝemajn inklinojn havas. Feoj, male, enhavas simpatioplenan koron ene de si. Fantaziado liberigas al iu vojeton al iu harmonie ĝoja restadejo!
Leopold65 (User's profile) August 18, 2025, 9:27:26 AM
Vi priskribis la sentojn kaj revojn de malforta homo. Ne fizike malforta (kvankam tio povas okazi), sed spirite. Fariĝu forta spirite kaj homoj estos altiritaj al vi.
Ekde la apero de la Interreto, ĉiu povas aliri diversajn metodojn de mem-disvolviĝo de la spirito. Ekzistas ĉiuj eblecoj por tio. Jogo, uŝuo, karateo ne nur fortigos kaj plibonigos la korpon, sed ankaŭ fortigos spirite.
EduardusPona (User's profile) August 19, 2025, 7:08:14 PM
Leopold65:Saluton EduardusPona!bonvole, ĉesu respondi al miaj afiŝoj!!!!!!!!! uŝuo kaj karateo estas signo de nematura karaktero! Citante la diraĵon de Marcus Aurelius: la plej bona venĝo estas esti malsimila al via malamiko!
Vi priskribis la sentojn kaj revojn de malforta homo. Ne fizike malforta (kvankam tio povas okazi), sed spirite. Fariĝu forta spirite kaj homoj estos altiritaj al vi.
Ekde la apero de la Interreto, ĉiu povas aliri diversajn metodojn de mem-disvolviĝo de la spirito. Ekzistas ĉiuj eblecoj por tio. Jogo, uŝuo, karateo ne nur fortigos kaj plibonigos la korpon, sed ankaŭ fortigos spirite.
Leopold65 (User's profile) August 20, 2025, 8:41:45 AM
EduardusPona:bonvole, ĉesu respondi al miaj afiŝoj!!!!!!!!!Ĉu ĉi tio estas histerio, ĉar vi esence havas nenion por kontraŭargumenti al mi? Laŭ mia scio, ĉi tiu forumo ne estas via persona platformo kaj ne nur vi, sed eĉ mi povas skribi ĉi tie.
EduardusPona:Via nescio mirigas min!
uŝuo kaj karateo estas signo de nematura karaktero! Citante la diraĵon de Marcus Aurelius: la plej bona venĝo estas esti malsimila al via malamiko!
Karateo kaj uŝuo en la moderna mondo celas ĉefe la memdisvolviĝon de homo (neniu karateo aŭ uŝuo havas ŝancon kontraŭ kuglo). Lernado evoluigas memdisciplinon en homo kaj la kapablon efike regi sian korpon kaj evoluigi forton de spirito. Ĉi tiu estas la plej simpla maniero de spirita disvolviĝo.
Jogo estas pli kompleksa metodo, kiu postulas striktan memdisciplinon.
Ekzistas aliaj manieroj. Sed! Vi, laŭ mia kompreno, ne volas disvolviĝi, kaj vi ŝatas prezenti vin kiel spirite malforta, ĉu ne?