ข้อความ 5
ภาษา: Esperanto
amigueo (แสดงโปรไฟล์) 18 พฤษภาคม 2026, 08:29:56
La metodo de Penrose por legi/studi.
Video en la hispana
https://youtu.be/jVkv5B21-Po?is=xkbLqxxLd9La0noU
Koni aux rekoni vortojn ne estas kompreni konceptojn aux koni ajxojn realajn.
Tralegi, konsumi pagxojn aux volumojn, substreki gravajn ideojn aux redakti notojn ne estas rekonstrui rezonadojn, nek apliki ilin.
Doni saman atenton al konataj kaj nekonataj punktojn nur cxar ili estas en la programo estas energia malsxparo.
Antaux ol legi, trovu dubojn, enigmojn pri la temo, kaj trasercxu en la libro por respondi la konkretan enigmon.
Kiam vi trovos respondon, fermu la libron kaj sur blanka kajero rekonstruu la ideon per viaj vortoj.
Klarigu la konceptojn al infanoj, per simplaj ekzemploj. Se vi ne kapablas simpligi, vi ne komprenas vere.
En kajero notu viajn enigmojn, aux tiujn punktojn kiujn vi ne scias aux komprenas.
Legu/studu por respondi al tiuj demandoj, ne por tralegi librojn gxis la lasta pagxo.
Mi aldonus: defiu la ideojn kiujn vi kapablas rekonstrui. Ili havas krakojn, paradoksojn kaj limojn de valido. Trovu alternativojn, plibonigu/disvolvu la ideojn. Testu ilin en reala mondo.
La kunuloj de Penrose makulis cxiun pagxon de dikaj libroj de fiziko. Hi preskaux ne makulis siajn librojn. Hi ne studis cxiun pagxon. Tamen hi gajnis nobelon kaj elstare klare instruis.
La video plejprobable estas fejkajxo sed la enhavo estas parte utila. Cxiu devas trovi sian metodon. Kelkaj famaj sciencistoj uzis multajn notojn kaj aliajn teknikojn.
La metodo de la video similas al metodo Feyman.
Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤษภาคม 2026, 08:20:14
amigueo (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤษภาคม 2026, 11:24:17
Altebrilas:Ĉu vi provis tion pri Antaŭparolo de la Fundamento ?Ĉu vi signifas ke mi ne sufiĉe komprenis tiun dokumenton, aŭ ke mi serĉis la krakojn kaj la plibonigon de Esperanto?
Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤษภาคม 2026, 12:09:14
amigueo (แสดงโปรไฟล์) 19 พฤษภาคม 2026, 13:08:29
Bonvole, Altebrilas, ni daŭrigu la diskuton ĉe forumsekcio "Pri ĉio alia" kaj temfadeno AdE", kaj ni lasu ĉi temfadenon ("Lernindaĵoj") lontana al Esperanto kiel temo.