Към съдържанието

Enigmo por la semajnfino: ŝnurŝtelisto

от Miland, 13 февруари 2009

Съобщения: 3

Език: Esperanto

Miland (Покажи профила) 13 февруари 2009, 20:53:14

Muzeo havas du antikvajn sonoril-ŝnurojn, pendante de la plafono, kiu estas ok metrojn alta. Ili pendas trionometron aparte. Fripono volas ŝteli la ŝnurojn - aŭ almenaŭ kiom eble plej el ili, ĉar li havas problemon. Se li grimpas pli ol tri metrojn kaj tranĉas ŝnuron tie (aŭ eĉ ambaŭ, samtempe), li rompos ostojn. Kompreneble li ne deziras nekomfortan falon, ĉu li rompas ostojn aŭ ne. Do li elpensas inĝenian solvon, por ke li povos ŝteli preskaŭ ĉion el la ŝnuroj. Kiel li faras tion?
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

sergejm (Покажи профила) 13 февруари 2009, 22:04:05

Ŝnuroj estas pendantaj de la plafono, ne muzeo.
0. La ŝtelisto kunligas malsuprajn finojn de la ŝnuroj (por plia sekureco). Se estas eble, li alligas ion pezan, sed ne tro.
1. Li grimpas laŭ unua snuro ĝis la supro.
2. Verŝajne, la mano de la ŝtelisto estas pli longa ol 33,3 cm kaj li povas tranĉi la duan ŝnuron.
3. El parto de ŝnuro li faras ringon, ligas la truon al unua ŝnuro, traŝovas duan snuron tra la ringon kaj kunligas ĝi al unua ŝnuro malsupre de la ringo, detranĉas unuan ŝnuron inter la truo kaj la nodo.
4. Li malgrimpas - tio estas pli sekure, se la snuroj estas ligitaj malsupre.
5. Li malligas ŝnurojn malsupre kaj traŝovas ŝnuron tra la ringo ĉe la plafono.

Se la ŝtelisto havas du ordinarajn okmetrajn snurojn, kiuj povas teni lian pezon, li povas ligi ilin anstataŭ la ŝtelotaj kaj ŝteli ĉion.

Miland (Покажи профила) 13 февруари 2009, 22:17:41

sergejm:El parto de ŝnuro li faras ringon..
Gratulon! Tre bone farita, ĉar ĉi tiu estis malfacila enigmo. Ve vere indas je verda stelo:

Обратно нагоре