Al la enhavo

Submarŝipa kolizio

de Frankouche, 2009-februaro-19

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2009-februaro-19 22:35:28

Vi certe aŭdis pri la surpriza novaĵo de la kolizio, dum la eko de la monato de februaro, inter angla kaj franca nukleaj submarŝipoj kiuj enas nukleajn armilojn...

- Unue la franca militŝiparo diris ke iu submarŝipo kolizigis konteneron...okulumo.gif
- Due angla ĵurnalo skribis ke angla submarŝipo "Vanguard" kaj francan submarŝipon "Triomphant" (triumfanto rideto.gif, kiu triumfo !!) koliziĝis
- Trie, franca militŝiparo konfesas ke efektive, estis kolizio inter nukleaj submarŝipoj.
Hooo mi ĵus legis, negravaj damaĝoj de nia submarŝipo iĝas pli kaj pli gravaj... rideto.gif

Aparte tiu lamenta, kaj tre grava, fakto, jen la francaj respondoj de legantoj kiujn mi legis ĵurnale :

- La maro estas tro eta aŭ la submarŝipoj estas tro egaj
- La franca militŝiparo ne povas diferencigi konteneron kaj submarŝipon
- Angla (aŭ franca) memorfesto de Trafalgar
- Problemo inter dekstra kaj maldekstra kondukmaniero, la kolizio iĝas neevitebla
- Problemo de dekstra prioritato, la franca submarŝipo devis lasipasi la anglan sed kun la franca kondukmaniero, la akcidento okazis.
- Se la submarŝipoj "bruigas malpli ol salikoko" (laŭ nia ministro de la defendo) kaj interkoliziĝi, ili devas bruigi, bruigi je imiti la krion de balenoj (mia prefera respondo rido.gif )
- La du submarŝipoj ludis la kinaĵon "Ruĝa Oktobro"
- La du kapitanoj devus interŝanĝi iliajn poŝtelefononumerojn por diri kie ili estas.
- Necesas fuzigi la angla kaj la franca militŝiparoj

Mi certas ke angla (aŭ alia) humuro trovis kelkajn amuzajn respondojn, do ek !! Skribu ilin rideto.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-20 10:23:49

Verŝajne tio ĉi nur estas kovrilaĵo por sekretega Franc-Brita milita ago.

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-20 10:58:02

Ŝajne ambaŭ submarŝipoj estis nevideblaj, kaj al malamikoj kaj al amikoj! Se jes, la okazo malkaŝis seriozan problemon kiun esploristoj devas prilabori.

Reen al la supro