Til innholdet

Enigmo por la semajnfino: submara akcidento

fra Miland,2009 2 21

Meldinger: 10

Språk: Esperanto

Miland (Å vise profilen) 2009 2 21 11:46:11

Post la kolizio pri kiu Frankouche informis nin, ĉiuj nacioj decidas plibonigi siajn sistemojn por detekti aliajn submarŝipojn. Unu genio en francio inventas detektilon tiel bona ke ĝi povas detekti submarŝipon kiu estas movanta al la detektilo eĉ de milojn da km for, per radioj kiu povas trairi kaj akvo, tero, eĉ konstruaĵoj! Tamen la distanco de la detektita objekto ne estas mezurebla, nur la direkto. Iutage franca submarŝipo per la nova ekipaĵo subite detektas submarŝipon de malamika lando, kiu efektive estas miloj da km for, sed sendube movas al la franca submarŝipo. La kapitano kiu estas preta por batalo se necese, kuraĝe mendas la skipon movigi la submarŝipon rekte al la malamiko. Sed, post malgranda tempo, lia submarŝipo kuŝas sur la fundo de la maro, damaĝita. Kaj la malamika submarŝipo estas nenie videbla! Kio okazis?
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Frankouche (Å vise profilen) 2009 2 21 13:07:13

La malamika submarŝipo estis iom fora. Kiel la tero rondas, la plej eta distanco, indikita per la detektilo, inter la du submarŝipoj trairas la teron, do la fundo de la maro kie iris lamente tiu submarŝipo kiu verŝajne ne estas franca, eble luksemburga rideto.gif

Miland (Å vise profilen) 2009 2 21 16:08:10

Frankouche: Kiel la tero rondas, la plej eta distanco..trairas la teron..
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

horsto (Å vise profilen) 2009 2 21 18:33:16

Ĉu do la fundiĝinta submarŝipo vere estis luksemburga? malgajo.gif

Frankouche (Å vise profilen) 2009 2 21 19:35:40

Dankon por la verda stelo !!

Estis la unika luksemburga submarŝipo. Nun, ili havas neniun.
Kontrolu Horsto, ci vidos ! okulumo.gif

horsto (Å vise profilen) 2009 2 21 21:43:02

Vi ŝajne pravas, Luksemburgo ne (plu?) havas submarŝipon.
Kial vi ne prenis vian stelon, ĝi ankoraŭ restas ĉi tie? Mi havas la suspekton, ke Miland ĉiam donas la saman stelon, ĉar neniu forprenas ĝin. okulumo.gif

mccambjd (Å vise profilen) 2009 2 22 02:52:57

Miland:Sed, post malgranda tempo, lia submarŝipo kuŝas sur la fundo de la maro, damaĝita.
Mi sentas iomete kontraŭ-francan sintenon: kies submarŝipoj ne havas profundo-mezurilojn?! okulumo.gif

Frankouche (Å vise profilen) 2009 2 22 10:49:02

mccambjd:
Miland:Sed, post malgranda tempo, lia submarŝipo kuŝas sur la fundo de la maro, damaĝita.
Mi sentas iomete kontraŭ-francan sintenon: kies submarŝipoj ne havas profundo-mezurilojn?! okulumo.gif
Eble, eble...tamen mi komprenas la elreviĝon de Miland : la franca submarŝipo, pli eta, elpelis la anglan el la maro. rideto.gif

horsto (Å vise profilen) 2009 2 22 10:49:17

Ĉu eble la angloj ne nur malvidebligis siajn submarŝipojn, sed ankaŭ eĉ la marfundon? demando.gif

Frankouche (Å vise profilen) 2009 2 22 11:19:47

horsto:Ĉu eble la angloj ne nur malvidebligis siajn submarŝipojn, sed ankaŭ eĉ la marfundon? demando.gif
Do, kiel...submarŝipoj de la spaco ? rido.gif

"Malvidebligi", kiu bona vorto! Ridigaj ĵurnaloj skribas ke tiun malaŭdeblaj submarŝipoj devas bruigi...kiel delfenoj, balenoj...por ke ili povos aŭdebliĝi. Aliuloj jam provis tiun metodon, ŝajnas funkcii, vidu rido.gif

Tibake til toppen