Al la enhavo

Ĉu Esperanto estas perfekta?

de Ergazomai, 2009-marto-15

Mesaĝoj: 93

Lingvo: Esperanto

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-08 21:39:44

Nur perfektaj homoj kapablus paroli perfektan lingvon...
Sed se "perfekta" signifas "ideala", nu ĝi certe ne estas tia ĉar mi konas almenaŭ unu pli bona... okulumo.gif

Ekz. Mi min demandas ĉu mi devis almeti la N de la akuzativo al "ideala" kaj al "unu", kiuj ja estas rektaj komplementoj... Ĉi ideala lingvo havu tiajn komplikaĵojn?

Same kiel mi min demandas ĉu mi devis skribi "almeti la Non de ..." Ktpktp... Terure, ĉu ne?...

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 06:01:41

Senegaùlo:Nur perfektaj homoj kapablus paroli perfektan lingvon...
Sed se "perfekta" signifas "ideala", nu ĝi certe ne estas tia ĉar mi konas almenaŭ unu pli bona... okulumo.gif

Ekz. Mi min demandas ĉu mi devis almeti la N de la akuzativo al "ideala" kaj al "unu", kiuj ja estas rektaj komplementoj... Ĉi ideala lingvo havu tiajn komplikaĵojn?

Same kiel mi min demandas ĉu mi devis skribi "almeti la Non de ..." Ktpktp... Terure, ĉu ne?...
"ideala" en via frazo ne estas rekta komplemento, "unu" neniam havas akuzativan N-on, sed "bona" devas esti en akuzativo. Al nomoj de literoj vi povas aldoni akuzativan finaĵon, aŭ ne - kiel al vi plaĉas.
Ŝajnas, ke via Esperanto iĝis malpli bona post kiam vi okupiĝis per LFN - mi ne rimarkis erarojn en viaj mesaĝoj antaŭe.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 21:15:46

sergejm:Ŝajnas, ke via Esperanto iĝis malpli bona post kiam vi okupiĝis per LFN - mi ne rimarkis erarojn en viaj mesaĝoj antaŭe.
Tio estas normala fenomeno : Mi refariĝas ordinara(n?) homo(n?)...

Esta es un fenomena normal : Me redeveni un om comun...

Reen al la supro