Al la enhavo

Kio estas romantiko?

de nikko, 2009-marto-28

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

nikko (Montri la profilon) 2009-marto-28 17:03:18

Mi ne scias kio estas romantiko. Vi ne pensu, ke mi ne scias tiun vorton, en rusa estas uzata vorto "romantika" por ĝi. Sed tio ne klarigas sencon. Mi vidis difinon en vortaroj, sed por tiu difino taŭgus iun ajn vorto krom "romantiko". Mi scias kion homoj asociigas kun tiu vorto, sed demando estas ne en tio. Mi nur volas scii, kiel tiuj idealoj koncertas vorton "romantiko", kaj Romujon? Ĉu antaŭ apero de Romujo idealoj malestis? Ĉu Romujanoj nur romujanoj havis?

roint (Montri la profilon) 2009-marto-28 19:28:11

Mi pensas ke "romantiko" estas vorto por priskribi la karaktero de artaĵoj el la "romantikisma epoko", kaj ĝi ne signifas ion ajn pri Praa Romujo.

manu_fr (Montri la profilon) 2009-marto-28 21:20:27

roint:Mi pensas ke "romantiko" estas vorto por priskribi la karaktero de artaĵoj el la "romantikisma epoko", kaj ĝi ne signifas ion ajn pri Praa Romujo.
Mi trovis 2 eblecojn :

1) Eble estas hazardo, sed en franca "Rome antique" (praa Romo) kaj "romantique" (romantika) prononcas ekzaktsame...

Ĉu eble Nikko 'aŭdis' kaj miksis la du temojn pro tio ?

2) Ĝenerale, Romantismo kontraŭas Klasikismon (se oni konsideras Romo tiel). Do eble estas la rilato serĉita de Nikko inter la du ?

amike

Emmanuel

nikko (Montri la profilon) 2009-marto-29 08:27:28

Vi ne komprenis, mi scias kiel rolas romantiko kaj romantikismo, kaj kiun sencon homoj aldona al tio. Mi nur ne komprenas, kiel tiu senco rilatas al "romo".

>Mi pensas ke "romantiko" estas vorto por >priskribi la karaktero de artaĵoj el la >"romantikisma epoko", kaj ĝi ne signifas ion >ajn pri Praa Romujo.

Kaj kion signifas "romantikisma epoko"? ridulo.gif Ĉi tie ankaŭ estas "romo".

Diable! Kiel Romujo rilatas al tiuj konceptoj???

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-29 11:58:43

La germana vikipedio diras, ke la nomo devenas de "in lingua romana" ( en latinida lingvaro). Tiu kontrastas kun la antaŭa "in lingua latina". El "lingua romana" iĝis la franca "Roman" (romano) kaj el tiu romantika.
Romantikismo en tiu senco signifas la deturniĝon de la klasika kaj la antika idealoj kaj la turniĝo de verkistoj al la propra kulturo kaj historio.

nikko (Montri la profilon) 2009-marto-29 17:00:14

Do, laŭdifine, romantikismo malestis em antikva Ĉinio?

mccambjd (Montri la profilon) 2009-marto-31 17:57:03

Mia Oxford English Dictionary (Oksforda Angla Vortaro) diras

romantic < f. ROMAUNT + IC < OFr. romanz, -ans (fem. -ance) the vernacular tounge, a work composed in this < L. Romanicus

romantika devenas de la malnova franca romanz. Tio signifis "la vulgaran lingvon aŭ verkon skribitan en la vulgara lingvo". Fine devenas de la latina Romanicus.

Romanicus signifas latine proksimume "roma" aŭ "farita en Romo".

nikko (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 12:48:21

mccambjd:Mia Oxford English Dictionary (Oksforda Angla Vortaro) diras

romantic < f. ROMAUNT + IC < OFr. romanz, -ans (fem. -ance) the vernacular tounge, a work composed in this < L. Romanicus

romantika devenas de la malnova franca romanz. Tio signifis "la vulgaran lingvon aŭ verkon skribitan en la vulgara lingvo". Fine devenas de la latina Romanicus.

Romanicus signifas latine proksimume "roma" aŭ "farita en Romo".
Ho dankon, nun mi kaptis la fadenon de la logiko... Estas loka eŭropa idiotismo, kiu neniel koncernas Romujan kulturon kaj heredas kvazaŭradikon "roma" trans romanz.

Reen al la supro