Al la enhavo

Ĉu funkcias kontinua interreta radio en Esperanto?

de pl74, 2009-marto-30

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

pl74 (Montri la profilon) 2009-marto-30 22:20:38

Antaŭlonge - se mi scias bone - funkciis kontinua interreta radio en Esperanto - http://esperantoszolnok.ini.hu/

Sed nuntempe ĝi ne funkcias. Ĉu vi scias pri interreta radio?

jchthys (Montri la profilon) 2009-marto-31 12:15:30

Mi scias, sed mi neniam aŭskultis Esperantan radion. (Mia plej ŝatata estas solopianoradio.com.)

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 00:21:03

Mia plej ŝatata estas www.radioverda.com
Mi ĝuas aŭdi ĝin dum mi deĵoras, ĉar ĝi pritraktas ĉian temon, ofte tre interesajn, kaj ankaŭ ties kvalito ĝi bonas.

Sammondane,
Ĥod

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 02:53:26

Mi rekomendas aŭskultu "Radion Esperanton":
http://la-ondo.rpod.ru/tags/Esperanto/
Podkastoj de Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka estas faritaj en tre alta nivelo: abunda klara parolado, novaĵoj de esperanta movado, monda muziko, klasika literaturo, humuro kaj multe alio.

Maudo (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 13:43:47

Mi trovis tiujn bonajn elsendojn:

parolumondo.com
esperanto.cri.cn
ameriko.org/radiokubo
ameriko.org/eo/radioaktiva
polskieradio.pl

Reen al la supro