Al la enhavo

E-avataroj

de Andreo Jankovskij, 2009-aprilo-15

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-aprilo-15 21:01:30

E-avataroj 150x150 (kvanto: dume 52)

http://www.retejo.net/bildoj/avataroj/

Kaj, ĉu avataro estas ĝusta vorto?

Sxak (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 12:25:00

la mia plaĉas al mi, ĉar ankaŭ ĝi estas esperantista

henma (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 13:29:27

Andreo Jankovskij:Kaj, ĉu avataro estas ĝusta vorto?
Mi pensas ke ne. Avataro estas homa formo de dio. Ankaŭ avataro estas figuro, kiu reprezentas iun.

Tio, kion vi montras en tiu paĝo estas emblemoj aŭ insignoj.

Amike,

Daniel.

Miland (Montri la profilon) 2009-aprilo-16 15:05:03

Andreo Jankovskij: ĉu avataro estas ĝusta vorto?
La vorto estas en la vortaro de Wells (en la Esperanta-angla parto). La signifoj tie estas 'avatar; transformation'.

Jasminka (Montri la profilon) 2009-aprilo-17 09:03:23

Andreo Jankovskij:E-avataroj 150x150 (kvanto: dume 52)

http://www.retejo.net/bildoj/avataroj/

Kaj, ĉu avataro estas ĝusta vorto?
Andreo, laŭ mia memoro, estis unu peto al vi: ĉio, kio temas pri viaj faritaĵoj, estu en unu temo, nome [url=/komunikado/forumo/temo.php?t=3849]ĉi tie[/url]. Do bonvolu kopii vian mesaĝon al tiu fadeno, por ke mi povu forigi ĉi tiun.

Sxak (Montri la profilon) 2009-aprilo-17 14:12:33

Jasminka:Do bonvolu kopii ĉiujn viajn mesaĝojn al unu sola fadeno, por ke mi povu forigi ilin.
Terure!

tomasoavro (Montri la profilon) 2009-aprilo-17 19:49:20

Ŝak:
Jasminka:Do bonvolu kopii ĉiujn viajn mesaĝojn al unu sola fadeno, por ke mi povu forigi ilin.
Terure!
Finfine iu sekva voĉo kontraŭ senordo ĉi tie!
Bravissime, Jasminka!

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-aprilo-18 00:11:44

Mi ne reklamas iun senutilan kaj ne esperntlingvan retejon.

Sed vere, mi reklamas: www.retejo.net

Lernu! vivtenas sin dank' al reklamo.

Verŝajne pro tio mi devos pagi aŭ alimaniere helpi al Lernu!
(Aŭ havi nur unu temon kun ligiloj al www.retejo.net)

Mi skribos al lernu!-teamano.
Specifaj reguloj por la forumoj de lernu!:

9. Obeu la administrantojn de la paĝaro. Se vi estis avertita traduki vian mesaĝon aŭ korekti ĝin, ĉar ĝi ne obeas la regulojn, faru tion. Aliokaze viaj mesaĝoj estos forĵetitaj, kaj poste vi estos blokita, kaj ne plu povos uzi la paĝaron.

Jev (Montri la profilon) 2009-aprilo-18 20:47:27

Andreo Jankovskij:Mi ne reklamas iun senutilan kaj ne esperntlingvan retejon.
Sed vere, mi reklamas: www.retejo.net
Lernu! vivtenas sin dank' al reklamo.
Verŝajne pro tio mi devos pagi aŭ alimaniere helpi al Lernu!
(Aŭ havi nur unu temon kun ligiloj al www.retejo.net)
Mi skribos al lernu!-teamano.
Saluton, Andreo. Neniu skribis, ke via retejo estas senutila. Estas tre bone, ke vi reklamas vian kreaĵon kaj vi povas uzi por tiu celo la forumojn de lernu!. Oni nur petas vin ne krei dekojn da fadenoj pri ĝi. Simple uzu nur unu fadenon pri via retejo kaj ĉiam post aldono de nova mesaĝo ĝi ajnokaze saltos supren kaj ĉiuj tuj vidos ĝin. Kaj pagado ankaŭ ne helpus, oni povus pagi por grafika reklamo supre de la paĝaro, sed ne por spamado en la forumoj. rideto.gif Kaj krome mi certas, ke ankaŭ por uzantoj de via retejo estus multe pli oportune sekvi la novaĵojn pri ilia ŝatata paĝaro en unu loko kaj ne devi serĉi ion en dekoj da fadenoj. Estas vere ĝene vidi multajn fadenojn, en kiuj estas nur po 1-2 mesaĝoj. Mi esperas, ke miaj argumentoj estas akcepteblaj kaj grandan antaŭdankon pro via komprenemo. Se vi havos iujn demandojn, kaptu min kiel kutime ĉe Skype. sal.gif

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-aprilo-18 23:38:23

Interkonsentite! Dankon al Jevgenij.

Dankegon al Ŝak kaj Tomasoavro rideto.gif


Jes, mi konsentas, antaŭe estis sufiĉe multe da miaj mesaĝoj en “Novaĵoj” .
Post via peto mi decidis krei “Novaĵoj de retejo.net !” (kaj mi iam uzis jam faritajn temojn) sed tie estis nur novaĵoj kaj E-istoj ne komentis miajn mesaĝojn (faritaĵojn), sed por mi estas tre bezonate tuj korekti ion se necesas, diskuti pri vortoj, …

lango.gif
Mi havis ideon krei avatarojn, kaj mi komencis fari tion.
Mi planis meti unu avataron en “Konsultejo” kaj demandi: Ĉu vorto avataro estas ĝusta?
Sed poste mi ekvidis ke en Lernu! multe da E-istoj ne havas avatarojn! Tiam mi decidis krei novan temon en “Vidpunktoj” kaj demandi tie.

Mi estos pli atenta! Amike Andreo.

Reen al la supro