Al la enhavo

ĉu iu povas ĝusti tiu tekston pri kusenbatalo?? :)

de irishpolyglot, 2009-aprilo-22

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

irishpolyglot (Montri la profilon) 2009-aprilo-22 09:31:58

Sal'!!
Mi sendos alian filmeton al mia blogo en esperanto pri grandega kusenbatalo en Bonaero!! Mia amiko redaktis tion, do mi devas enmeti subtekstojn Dotsub-e kaj klarigon en la paĝaro. Ĉu vi povas rigardi tion por kontroli la erarojn?? ridulo.gif Se vi ne komprenas ion, bonvolu demandi aŭ spekti la filmeton en la angla se vi komprenas ĝin!
Dankon!!! ridulo.gif

* La granda kusenbatalo!! ... jes!
* Mi pensas ke la homoj faras tion ĉi-jare,
* Sed hodiaŭ estas kusenbatalo en Bonaero por ĉiuj

* Mi eniris homamason kaj diris...
* Mi mortigos vin nun... per mia litkuseno!!
* Mi enkuris kaj... uh oh! Rigardu tion!

* La litkusenoj dolorigas min pli ol vi pensus!

* Estas freneze
* Mi ege amas tion
* Estas tre mojose kaj bona maniero
* ellasi agreson
* Estas ege amuze tie ĉi

* 17 virinoj ĵus bastonadis min!
* Ĉu tio estas sango?
* Ne, ĝi estas glaciaĵo!
* Sed mi sangas tie kaj en mia lipo ĉar
* oni frapis min sur la kapo kaj mi mordis mian lipon
* Tiamaniere, jes!

* Mi ne dolorigas iun ajn
* Mi nur tuŝas ilin dolĉe sur la kapo, ĉu vi vidas?
* Eksterlandano!! EKSTERLANDANO!!

* Tio neniam finiĝos! Ili jam batalas 25 minutoj kaj ne lacas!
* "Vamos" (ni iru)! ...ah ŝi diris "Vamos"!

Jen filmeto de mia amiko Sam Powers. Mi gastigis lin (kun "Couchsurfing") en Bonaero kaj li ankaŭ havas videoblogon pri vojaĝi. Li vojaĝas ĉirkaŭ la mondo kun sia amiko William kun malgranda buĝeto kaj dividas ilian historion en sia blogo (en la angla). Li registris kaj redaktis tiun ĉi filmeton, sed mi estas la plej grava rolanto do mi decidis inclui ĝin en mia blogo (kun subtekstoj).
Ni montras al vi la nekredeblan eventon en Bonaero... de la kusenbatalo!! Ĝi estas "Fulmobando" di multaj homoj kiu decidas renkontiĝi (tiufoje kun la helpo de "Facebook"-a grupo) kaj fari ion kiu estas freneza por konfuzi la publikon kaj por amiziĝi. Tiufoje ni estis 2.000 homoj!! Dankegon al Sam por fari la filmeton!!
Se vi ŝatas la filmeton, bonvolu skribi komenton en mia blogo (aŭ en la blogo de Sam!). Kaj ne forgesu aboni al niaj blogoj por vedi aliajn filmetojn!!

horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-22 18:34:39

irishpolyglot:
* Mi pensas ke la homoj faras tion ĉijare,
ĉi-jare aŭ ĉiujare?
irishpolyglot:
* Mi mortigos vin nun... kun mia litkuseno!!
per mia litkuseno
irishpolyglot:
* Estas freneza
* Mi ege amas tion
estas freneze
irishpolyglot:
malteni agreson
forigi agreson

ellasi agreson
irishpolyglot:
* Estas ege amuza tie ĉi
[/quote]amuze
irishpolyglot:
* Tiemaniere, jes!
Tiamaniere
irishpolyglot:
* Mi ne dolorigas neniun
Kion vi volas diri?
Mi ne dolorigis iun ajn
Mi dolorigis neniun ajn

Mi neniam dolorigus (dolorigos) iun ajn
irishpolyglot:
Tio ne finiĝos neniam!
Tio neniam finiĝos!
irishpolyglot:
Ili batalas de 25 minutoj kaj ne lacas!
Ili jam batalas 25 minutojn kaj ne lacas!

irishpolyglot (Montri la profilon) 2009-aprilo-23 09:03:35

Dankon Horsto!!! rideto.gif
La filmeto estas videbla nun en mia blogo
sal.gif Ĝis!!

mononk (Montri la profilon) 2009-aprilo-23 12:10:06

Saluton! Kiu povus min diri ĉu ambaŭ jenaj esprimmanieroj taŭgas:
Mi promenigas mia hundon:
- po tri fojoj tage;
- po tri fojoj ĉiun tagon ?
Anticipe dankon. demando.gif

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-aprilo-23 12:20:49

EXTRANJEROO!!!

tommjames (Montri la profilon) 2009-aprilo-23 12:32:06

mononk:Saluton! Kiu povus min diri ĉu ambaŭ jenaj esprimmanieroj taŭgas:
Mi promenigas mia hundon:
- po tri fojoj tage;
- po tri fojoj ĉiun tagon ?
Anticipe dankon. demando.gif
Tage signifas "en la tagluma periodo". Prefere diru ĉiutage.

Sed en viaj frazoj, ĉiutage kaj ĉiun tagon ja signifas same kaj ambaŭ taŭgas.

mononk (Montri la profilon) 2009-aprilo-23 14:27:25

tommjames:
mononk:Saluton! Kiu povus min diri ĉu ambaŭ jenaj esprimmanieroj taŭgas:
Mi promenigas mia hundon:
- po tri fojoj tage;
- po tri fojoj ĉiun tagon ?
Anticipe dankon. demando.gif
Tage signifas "en la tagluma periodo". Prefere diru ĉiutage.

Sed en viaj frazoj, ĉiutage kaj ĉiun tagon ja signifas same kaj ambaŭ taŭgas.
La memlernanto, kiu mi estas, kore dankas kaj salutas vin, tommjames. sal.gif

Reen al la supro