Al la enhavo

balotoj, Eŭropa parlamento

de annadahlqvist, 2009-majo-09

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

annadahlqvist (Montri la profilon) 2009-majo-09 19:15:44

Informo pri voĉdono al eŭropa parlamento

Ĉu multaj personoj voĉdonas en via lando? Kiel, kiel ne?

Se vi loĝas en lando ne kiu ne estas membro de EU, kio vi pensas pri tio baloto, ĉu ĝi influas via lando?

ĉu la parlamento havas potenco? aŭ ĉu estas nu la ministroj kiu decidas?

kiuj aferoj vi opinias estas grava decidi en la eŭropea unio?

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-09 21:08:28

(La akuzativo ne estas via malamiko, provu uzi ĝin)

En Nederlando la kampanjo ne vere komencis jam, kaj ofte voĉdonas proksimume 30-40 % de la rajtuloj. Ĝi estas vidata kiel la tria plej grava elekto ĉi tie: unue landaj, due komunumaj, trie Eŭropaj.

Multaj gravaj aferoj decidiĝas en la Eŭropa parlamento, sed la amaskomunikiloj ne donas atencon al ĝi, almenaŭ ne la nederlandaj. Mi volus scii pli kio okazas, sed estas malfacile trovi informojn.

Tumppi1991 (Montri la profilon) 2009-majo-09 21:21:01

mi loĝas en finnlando kaj ĉi tie balotis 2004 41% sed nun mi pensas ke pli homoj balotos. Sed en finnlando multaj homoj pensas ke eŭropo balotoj ne estas grava. mi pensas ankaŭ ĉar eŭropo parlamento ne povas fari multe sed Eŭropa Komisiono povas pli.
Se mi loĝus en francio aŭ en germanio mi balotus E-D-E:n.

MLSK (Montri la profilon) 2009-majo-09 21:29:17

Reale la eŭropa parlamento havas kvazaŭ neniun povon en la eŭropaj politikoj. Ĝi ne povas proponi eŭropan leĝon, kaj la leĝdonan povon posedas ĉefe la ministraj konsilio.

Sed la eta povo kiun ĝi havas sufiĉas por voĉdoni junie. Se, en la estonta eŭropa parlamento, la EPP ne havas majoritaton, estos nova komisiono, do nova politiko.

En Francio, estas malmultaj debatoj pri tia baloto. Verŝajne, multaj personoj ne voĉdonos ; la aliaj voĉdonos por subteni aŭ sankcii la registaron. Neniu pensas pri eŭropo, kaj neniu konas la programojn.

Frankouche (Montri la profilon) 2009-majo-09 21:29:24

Tumppi1991:... E-D-E:n.
Kio estas ??

MLSK (Montri la profilon) 2009-majo-09 21:32:05

Eŭropo-Demokratio-Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2009-majo-09 23:27:55

MLSK:Eŭropo-Demokratio-Esperanto
Kiu programo ? Ĉu ci kunhavas retligon ?

horsto (Montri la profilon) 2009-majo-10 10:04:02

Frankouche:
MLSK:Eŭropo-Demokratio-Esperanto
Kiu programo ? Ĉu ci kunhavas retligon ?
[url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Eŭropo_-_Demokratio_-_Esperanto]Vikipedio[/url] scias preskaŭ ĉion!

Reen al la supro