Messages: 7
Language: Esperanto
Thomas_ (User's profile) June 7, 2009, 9:07:04 PM
Ĉu vi pensas, ke estas direblaj...
ĉui, pri demandi, kaj do ĉuo, pri demando
kunjesi, pri konsenti
?
Dankon.
jchthys (User's profile) June 7, 2009, 9:26:41 PM
“Ĉui” (mi supozas) estas ebla, sed mia-opinie ne vere utila.
“Jesi” ankaŭ estas vorto. Mi pensas, ke la prefikso “kun” ne endas.
tommjames (User's profile) June 7, 2009, 9:48:10 PM
ĉui - demandi demandon, kiu serĉas jes/ne respondon.
ĉuo - la ago demandi tian demandon, aŭ la demando mem.
Eble indas memori ke ĉui povas konfuziĝi kun ĉiu
Kunjesi ŝajnas al mi logika, se komprenate tiel ke oni jesas "kun" aliulo, per tio konsentante. Sed tiu vortfaritaĵo ŝajnas preskaŭ tute nevidata, kaj eble evitinda ĉar jam ekzistas sufiĉe bona vorto en konsenti.
jchthys (User's profile) June 7, 2009, 11:24:27 PM
tommjames:Laŭ mi la "ĉu" vortoj estas bonaj. Mi neniam vidis ilin uzataj…Mi ja vidis la vorton “ĉuo” en «Alicio en Mirlando». Jen la tuta alineo:
Lewis Cᴀʀʀᴏʟʟ:Malsupren, ankoraŭ malsupren! Krom babili ja estis nenio por fari, sekve Alicio baldaŭ denove ekparolis: «Hodiaŭ vespere Dajna tre sopiros min.» (Dajna estas ŝia kato.) «Mi esperas ke ĉe la temanĝo oni ne forgesos ŝian subtason da lakto. Dajna, vi karul’, ho se vi nur estus tie ĉi kun mi! Ne estas musoj en la aero, sed vesperton vi eble povus kapti, kaj vesperto ja tre similas al muso. Sed ĉu katoj manĝas vespertojn?» Alicio okaze nun fariĝis dormema, kaj dorme ripetadis:—«Ĉu katoj manĝas vespertojn? Ĉu katoj manĝas vespertojn?» kaj iafoje ŝi ĉuis anstataŭe «Ĉu katojn manĝas vespertoj?» (Ĉar ŝi kapablis respondi nek unu nek alian el la du demandoj, ne tre grave estis kiun “ĉuon” ŝi esprimis.)La vorto “jesi” estas menciita en la pomego.
tommjames (User's profile) June 8, 2009, 1:58:21 PM
Attilio Liotto:6 “ĉu” kaj “sed” estas konjukcioj (la konjunkcioj ne havas specifan finaĵon) sed la derivado de la alikategoriaj vortoj ĉiam samas kaj ĉiam eblas, se la rezulto sencas, (ankaŭ helpe de la kunteksto). Do “ĉui, ĉua, ĉue ĉuo” kaj “sedi, seda, sede, sedo, estas plenrrajte esperantaj vortoj, kondiĉe ke en la kunteksto ili sencu; ekzemple, patrino povas diri al propra infano: “ĉesu ĉui! mi estas laca respondi al viaj demandoj”, aŭ: finu sedi! vi devas min obei.
Thomas_ (User's profile) June 9, 2009, 5:12:43 PM
horsto (User's profile) June 9, 2009, 7:50:57 PM
Thomas_:Supozeble "kaj" povas la saman procezon trapasi: kaji, kaje...Supozeble, vidu en vikipedion.
Sed kajo havas ankaŭ aliajn signifojn.