Al la enhavo

Pri la kinaĵo "Home"

de Frankouche, 2009-junio-14

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2009-junio-14 12:54:56

Eble vi vidis la tre belbildan kinaĵon, "Home" ("hejmo", "hejme" aŭ eble "home" okulumo.gif ), kiu surekranis la 5 junion, pri ekologio, pri la estonteco de nia planedo. Vi povas vidi ĝin senpage.

Ĉu vi vidis ĝin ? Kion vi opiniis ?

Mie, mi preferis la kinaĵon de "Al Gore", "Iu ĝenanta vereco".

sigkalis (Montri la profilon) 2009-junio-15 08:47:24

Propaganda filmo. Multe da oponoj estas en ĉi-filmo. Ekzemple: oni estas asertata, ke multe da kreskaĵoj kreskigas, sed poste oni estas asertata, ke oni mankos nutraĵon.

Frankouche (Montri la profilon) 2009-junio-15 16:24:02

sigkalis:multe da kreskaĵoj kreskigas, sed poste oni estas asertata, ke oni mankos nutraĵon.
Iaj kreskaĵoj uziĝas por la benzino, iaj kreskaĵoj por nutri bestojn (bovinojn, kokinojn...), por la mebloj, por la papero...

Tiuj kreskaĵoj ne nutras homojn.

erikano (Montri la profilon) 2009-junio-15 22:38:24

Frankouche: ("hejmo", "hejme" aŭ eble "home" okulumo.gif ), senpage.
[
SERIOZE, mi vere opinias ke tiu titolo signifas ambaŭ sencojn :

En la anglalingvo, kaj EN ESPERANTO !!!!

Mi legis ion interesan pri tiu "duobla" senco", en retmesaĝon kiun mi ricevis freŝdate okulumo.gif :

La filmo titolus "HOME" ĉar :

- La verkisto (Yan Arthus Bertrand) estas amikema pri esperanto. Vidu NEPRE ĉi-tie !!!!!!! : [url=http://www.projet-esperanto.fr/parrains.htm ]http://www.projet-esperanto.fr/parrains.htm [/url]

- la Vorto "Home" ebligas "duoble internacian" titolon (En la angla KAJ Esperanto !!)

- La kinaĵo temas pri la ekologio KAJ la homaro, pro la homoj, por la homoj (ne nur "por la naturo", kiel kelkaj ekstremaj ekoligiistoj faras kelkfoje).

Do : Tre bela titolo, ĉu ne ??

manu_fr (Montri la profilon) 2009-junio-16 11:06:10

Verdire mi rigardis nur la komencon, sed tuj enuis pro malrapideco de la imaĝoj. Tamen mi vere miras laboron de Yann Arthus Bertrand.
Kiel vi, dume, min multe plaĉis la filmo de Al Gore. Pli rekta.
...
Kiam mi pensas, ke profesoro de geografio de mia filo, 14 jaraĝa knabo, indikis al klaso, ke ne estas problemo de revarmigo sur nia planedo, mi vere furiozas...
Estas senkonscie !
Oni rapide konsciu kaj agu, male.
amike
Emmanuel

Frankouche (Montri la profilon) 2009-junio-20 00:05:58

Mie, en tiu kinaĵo "Home", tio ne plaĉas al mi je vidi la grundon, duhoroje, kiel ia birdo ĉar mi ne vidas la grundon tiamaniere.

Mi ne ŝatis la paroladon ke mi ja estas homo kiu poluas la planedon freneze. Mi ne kulpiĝas. Mi provas nur vivi en mia apudmio, kun aĵojn oni donas al mi.

Reen al la supro