Al la enhavo

Esperanto malpermesas

de Frankp, 2009-junio-15

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Frankp (Montri la profilon) 2009-junio-15 09:05:29

Mi demandis en la angla forumo por serĉi helpon.
Mi skribis esperante.

http://de.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t...

Iu skribis en mia Mesaĝo.
Please, translate your message in English, otherwise it will be deleted.
Kiu skribis tion? Kial li ne subskribis?

Bedaŭrinde mi ne parolas la anglan lingvon sufiĉe bone.

Lernu.net estas ejo por progresigi Esperanton.
Kial mi ne rajtas skribi Esperanton, kiam mi besonas helpon pri anglan lingvon?

Kie mi trovus Esperantistoj tiuj parolas la anglan ligvon?
En la anglan forumo.
Tial mi skribis en la anglan forumo ESPERANTO.

Mi dankas al ,,Oŝo-Jabe,,,
kaj ,,jchthys,, tiuj tradukis mia tekstoj.

Mi ne komprenas la opinion sen subskribanto.
Please, translate your message in English, otherwise it will be deleted.

Rogir (Montri la profilon) 2009-junio-15 12:16:32

Tiu frazo signifas 'Bonvolu traduku vian mesaĝon en la anglan aŭ ĝi estos forigita.'

La angla forumo estas la loko por skribi angle. Skribi nur esperante permesas en la ok esperantaj forumoj.

Heliogabalus (Montri la profilon) 2009-junio-16 04:16:24

Mi sentas tiajn mesaĝojn iom absurdajn. Mi komprenas, ke anglaj forumoj estas kreataj por skribi angle, kaj ke nacilingvaj opinioj povas limigi la komunikadon. Sed mi ne povas kompreni kiel oni ne povas opinii esperante en forumoj pri esperanto, kaj kun pluraj parolantoj de la sama lingvo. Ĉu esperantistoj ne rajtas skribi esperante en alilingvaj forumoj? Ne ĉiuj legantoj de nacilingvaj forumoj povas opinii en tia lingvo. Permesu la uzadon de la lingvo internacia.

jchthys (Montri la profilon) 2009-junio-16 04:36:12

Mi tute malsamopinias. Ekzistas ok forumoj, en kiuj oni povas skribi Esperante. La nacilingvaj forumoj devas esti helpoj por komencantoj; ili ekzistas nur por tiuj, kiuj ne volas uzi la Esperantajn.
(Oni kompreneble ja povas skribi Esperanton en nacilingvaj forumoj, se oni kunskribas en la nacia lingvo.)

Frankp (Montri la profilon) 2009-junio-16 08:44:42

Oni kompreneble ja povas skribi Esperanton en nacilingvaj forumoj, se oni kunskribas en la nacia lingvo
Kia oni povus demandi pri helpon kiam oni ne povas skribi en la nacia lingvo kaj ne rajtas skribi esperanton???

eks. mi trovis tiu teksto en la reto.
http://www.springboard2languages.org/Summary%20o...

Mi volas demandi iun kiu povas legi la tekston.

Kie mi trovus multe homoj de tio lingvo?

Mi ne rajtas skribi mia peto en la nacia forumoj.

Mi ankaŭ skribis mia peto pri helpon en la esperata forumo, sed nenio respondis.

http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t...

Leporino (Montri la profilon) 2009-junio-16 19:29:06

@Frankp

En la fadeno "Pri aliaj lingvoj" oni trovas homojn kiuj povas traduki tiajn aferojn. okulumo.gif

Sed mi vidis en via profilo, ke vi parolas la germanan. Se vi deziras, mi povas traduki la tekston en la germanan (aŭ en la svedan rido.gif ) por vi. Mia Esperanto ankoraŭ ne estas sufiĉe bona... senkulpa.gif

Amike,
Åsa

Frankp (Montri la profilon) 2009-junio-17 07:01:22

Dankon Leporino rideto.gif

Jes bonvolu traduku la tekston al la germanan lingvon. rideto.gif

maratonisto (Montri la profilon) 2009-junio-26 17:35:11

Frankp:Mi demandis en la angla forumo por serĉi helpon.
Mi skribis esperante.

http://de.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t...

Iu skribis en mia Mesaĝo.
Please, translate your message in English, otherwise it will be deleted.
Kiu skribis tion? Kial li ne subskribis?

Bedaŭrinde mi ne parolas la anglan lingvon sufiĉe bone.

Lernu.net estas ejo por progresigi Esperanton.
Kial mi ne rajtas skribi Esperanton, kiam mi besonas helpon pri anglan lingvon?

Kie mi trovus Esperantistoj tiuj parolas la anglan ligvon?
En la anglan forumo.
Tial mi skribis en la anglan forumo ESPERANTO.

Mi dankas al ,,Oŝo-Jabe,,,
kaj ,,jchthys,, tiuj tradukis mia tekstoj.

Mi ne komprenas la opinion sen subskribanto.
Please, translate your message in English, otherwise it will be deleted.
Mi opinias ke tiu informo estas absurda. Mi ne povas imagi ke en forumo hungarlingva aŭ ruslungva de Lernu iu skribus "traduku vian informon (esperantan) en hungaro/ruso alie ĝi estos forigita".

Pastoro (Montri la profilon) 2009-junio-26 17:50:58

Fakte, tio sam-okazis ĉe mia fadeno. Iu skribis la saman minacon kaj poste lernu forigis miajn mesaĝojn eĉ tiun, kiu enhavis la respondon a la minaco!!!

Rohan (Montri la profilon) 2009-junio-26 18:07:13

Pastoro:Fakte, tio sam-okazis ĉe mia fadeno. Iu skribis la saman minacon kaj poste lernu forigis miajn mesaĝojn eĉ tiun, kiu enhavis la respondon a la minaco!!!
Tio evidentas kaj memkompreneblas.

Oni ne kreis tiom da malsamaj forumoj kun malsamaj nomoj por ŝajnigi ke lernu estas granda/egalecamanta/mojosega. Oni ilin konstruis por ke ĉiom da foruma materialo estu lingve kaj teme ordigita, sekciigita.

Se oni en la komenco mem ignoras ĉi tiun sekciigon, kaj eĉ post 'minaco' de forigo ne deziras sin laborigi per tradukado/ŝanĝado, kompreneble lia mesaĝaro estu forigita.

Reen al la supro