Al la enhavo

ŜVEBLANTERNOJ: Helpopeto al brazilanoj, portugaloj, azianoj

de Fabcxu, 2009-junio-20

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Fabcxu (Montri la profilon) 2009-junio-20 13:06:05

Saluton al ĉiuj! Mi ŝatus trovi planon por konstrui ŝveblanternojn. Mi scias ke oni tradicie sendas ilin en la aeron en la portugallingvaj landoj (Portugalio, Brazilo) okaze de la festo de Sao Joao. Oni ankau sendas tiajn ĉielobjektojn en Ĉinio kaj Tajlando (kaj eble en aliaj landoj). Ĉu iu el vi jam konstruis tion? Se jes, ĉu vi povus sendi al mi private au ĉe via blogo au retejo afiŝi konstruplanon (dimensiojn, muntmanieron, materialon...).

Krome, ĉu vi scias kiel protekti naturmedi-respekte la paperon kontraŭ fajro (per kiu produktaĵo)?

Mi dankas al anoj de ŝveblanternemaj landoj. okulumo.gif

Amike.

http://en.wikipedia.org/wiki/Kongming_lantern

manu_fr (Montri la profilon) 2009-junio-20 20:31:41

Fabĉu:
http://en.wikipedia.org/wiki/Kongming_lantern
Kiam mi estis juna mi konstruis plurfoje aerbalonon ('montgolfière' france). Eble mia sperto povas esti util'al vi malgraŭ ke vi volas konstrui azian modelon ? lango.gif
Vi devas aĉeti tre malpezan paperon (ekzemple silkpaperon multkoloran). Poste vi tranĉas cirkaŭ 20 formojn tutsimilajn kaj gluas -kun simpla gluobastono -unu kun la sekva, ĝis formi aerbalonon fermitan.
Al la fino, vi uzas metaleron por konstrui la bazon perfekte cirklan.
Vi nun devas elekti tagon la plej malvarma kiel eble, kaj grave, tute senventa ! (se vi ne volas bruligi aŭ perdi vian balonon !)
Mi uzis grandan metalskatolon por alporti varmon de gasilo ene de l'aerbalono. Kiam ĝi estas plena de varmaero, vi ellasas ĝin subite en la ĉielo, kaj gi foriras.
Kia plezuro por la infanoj, kiuj venas por spekti la flugon !
Suksecon !
sal.gif

Fabcxu (Montri la profilon) 2009-junio-21 14:15:36

Saluton kaj dankegon pro viaj klarigoj. Fakte, la balonojn mi volas sendi ĉielen okaze de la edziniĝo de konatulino mia.

manu_fr:Vi devas aĉeti tre malpezan paperon (ekzemple silkpaperon multkoloran).
Ĉu silkpapero estas iom same kiel rizpapero? En kiaj vendejoj en Francio mi povas aĉeti silkpaperon? Ĉu ĝi estas plene biodiserigebla?

manu_fr:Vi nun devas elekti tagon la plej malvarma kiel eble, kaj grave, tute senventa ! (se vi ne volas bruligi aŭ perdi vian balonon !)
Perdo de la balono ne gravas ĉar ili estos pluropaj. Kio plej timigas min estus forbruligi ion (tro apudajn tendojn, arbaron...). Sed mi loĝas en la nordo de Francio, la naturo ne estas tiel forbrulema kiel en la sudo.

manu_fr:Mi uzis grandan metalskatolon por alporti varmon de gasilo ene de l'aerbalono.
Mi pensis pri tio, uzi vakskubon kiel brulaĵon. Ĉu ne estas risko kun likva brulaĵo ke kaze de falo surteren, ĝi pli facile okazigu fajrigon el de la brulaĵflako?

Dankon pro viaj respondoj!
sal.gif

manu_fr (Montri la profilon) 2009-junio-21 20:43:12

Tiom da demandoj ! rido.gif
Silkpapero kaj rizpapero ne estas samaj, sed mi ne estas sufiĉe sperta pri paperoj por klarigi. Tamen ne estas tro malfacile trovi en vendejoj (guglo estas via amiko)
Tamen, estas tre danĝera ludo sendi aerbalonon en la ĉielo kun fajro en la bazo mem kiam ĝi flugas, kial mi NENIAM faris tiele.
Mi nur hejtis aeron dank'al gasilo de sur tero, kaj balono supreniras tutsola, sen alia rimedo, ĝis kiam aero ne plu estas sufiĉe varma en ĝi.

Espi (Montri la profilon) 2009-junio-22 18:43:33

manu_fr:Silkpapero kaj rizpapero ne estas samaj, sed mi ne estas sufiĉe sperta pri paperoj por klarigi.
Saluton manu_fr,

en Esperanta "lernu!"-Vortaro mi trovis:
Silkpapero = tre maldika papero iom diafana, uzata en dekoracio, por volvo de cigaredoj kaj simile;
Rizpapero = papero el la medolo de la planto Tetrapanax papyrifer; uzata por pentraĵoj.

Amike
Klaus-Peter

Reen al la supro