Al la enhavo

Konstruu la duan.

de Miland, 2009-junio-20

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-junio-20 23:36:01

Jen alia problemo pri konstruado.
Vi havas ok stangojn, kvar el kiuj estas dek du (12) metrojn longaj, kaj la aliaj kvar estas dek unu (11) metrojn longa.
Vi devas fari konstruaĵon kies alteco estas precize sep (7) metrojn. La stangoj kuniĝu nur ĉe la finoj, kaj liberaj finoj ne permesiĝas.

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Pastoro (Montri la profilon) 2009-junio-26 13:54:11

Finfine mi trovis la solvon:

La konstruaĵo estas piramido kun kvadrata bazo.

La flankoj de la bazo havas 12 metrojn longe.

La flankoj de la triangulaj facoj havas 11 metrojn longe.

Miland (Montri la profilon) 2009-junio-26 16:02:24

Pastoro:Finfine mi trovis la solvon: La konstruaĵo estas piramido kun kvadrata bazo. La flankoj de la bazo havas 12 metrojn longe. La flankoj de la triangulaj facoj havas 11 metrojn longe.
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

Reen al la supro