Al la enhavo

Ĉu vi povas kompreni strangaj aŭ fremdaj akĉentoj de Esperanto?

de ceigered, 2009-junio-28

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-05 10:59:13

Mutusen:Ne, tio ne estas escepto: "homoj" estas viroj, virinoj, infanoj, ktp. Jam temas pri ambaŭ seksoj, do aldoni "ge-" estas neutile ĉi-okaze.
Tamen estas, laŭ mi, escepto :

infano -- geinfanoj -- knabo -- knabino

Do, ĉu ne :

homo -- gehomoj -- viro -- virino

Tio ne aperas logika al mi .

Alia escepto :

bovo -- virbovo -- bovino

Do, ĉu ne :

homo -- virhomo -- homino
infano -- virinfano -- infanino

antoniomoya (Montri la profilon) 2009-julio-05 12:41:02

Crescence:

"Homo" estas "être humain", do mi ne vidas la neceson aldoni la prefikson "ge". Aucun besoin, laŭ mi. rideto.gif

Amike.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-julio-05 14:33:25

Saluton!

crescence:Tamen estas, laŭ mi, escepto :

infano -- geinfanoj -- knabo -- knabino
Ne, ĉar infano (= homido) estas sekse neŭtra.

Do oni uzus nur infanoj.

Tamen infano havas du signifojn:

1-e: infano laŭ parenceco (rilate al gepatroj)

Por precizigi vi povas uzi anstataŭ infanoj la vorton gefiloj, ĉar fil estas nepre vira radiko.

2-e: infano laŭ aĝo (kontraste al plenkreskulo)

Por precizigi vi povas uzi anstataŭ infanoj la vorton geknaboj, ĉar knab estas nepre vira radiko.

Se vi volus seksigi la neŭtran infan, vi devus aldoni aŭ prefikson (vir-) aŭ sufikson (-in).
Alia escepto :

bovo -- virbovo -- bovino

Do, ĉu ne :

homo -- virhomo -- homino
Jes, sed kutime pri homoj oni uzas la pli koncizajn viro kaj ino.

Kaj ĉar la radiko hom mem estas neŭtra, ankaŭ homoj signifas: viro(j) kaj|aŭ ino(j).
infano -- virinfano -- infanino
vd. supre.

Kolonjano

P.S.: Ĉu vi jam legis pri la Seksa signifo de O-vortoj en PMEG?

Reen al la supro