Al la enhavo

Kio ĝenas mi en Esperanto

de Matthieu, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Matthieu (Montri la profilon) 2009-julio-01 23:49:09

Antaŭ du jaroj, mi lernis Esperanton, kaj tio plaĉis al mi. Mi miras, ke mi povis lerni lingvon ĝis preskaŭa flueco tiel rapide. Mi pasintjare partoprenis renkontiĝon, tie ekkonis interesajn kaj ŝatindajn homojn, kaj tio estis feliĉiga kaj riĉiga sperto. Ĉi-somere mi reiros al kongreso kaj tre antaŭĝojas pri tio.

Malgraŭ tio, io ĝenas min en Esperanto. Mi provos klarigi (eble mi ne sukcesos, ĉar tio ne estas tute klara eĉ en mia kapo). Mi ne parolas pri la lingvo mem (nu, kelkajn aferojn mi ne tre ŝatas en ĝi, sed ne pri tio mi volas paroli), sed pri io, kio rilatas al la sinteno de homoj (neesperantistoj kaj esperantistoj) al Esperanto.

Multaj homoj, kiuj ne konas Esperanton, tamen memfide diradas stultaĵojn pri ĝi. Mi kelkfoje legas debatojn pri Esperanto en retaj forumoj, kaj por mi ili ofte estas kolerigaj kaj ĉagrenaj. (Eble mi estas sindolorigema, se mi propravole legas tiajn debatojn.) Ekzemple, kolerigas min legi ke “Per Esperanto neeblas esprimi sentojn”, ĉar mi scias, ke tio estas malvera, kaj mi ne volas, ke oni disdiru malveraĵojn pri Esperanto, kiu estas altvalora por mi. Ĉagrenaj estas diraĵoj kiel “Esperantistoj nur estas Uson-malamantoj” aŭ “Ili estas fanatikaj” aŭ “sektecaj”. Se iu opinias tion pri esperantistoj, kiuj estas grupo inkluzivanta min, tiu sekve opinias tion pri mi, kaj ĉagrenas min, ke iu havas tian opinion pri mi.

Ankaŭ la ideo, ke mi povas esti malprava, ne plaĉas al mi. Mi opinias, ke Esperanto estas pli taŭga ol aliaj nun uzataj rimedoj por internacia komunikado. Sed por multege da homoj, Esperanto nur estas malgravaĵo, kaj ĝin parolas nur kelkaj stranguloj, aŭ sektecaj frenezuloj. Mi ne volas esti tia. Mi volas esti bona homo. Ĉu mi elektis la “ĝustan vojon” lernante Esperanton? Ĉu mi pravas? Ĉu mi ne mensogetas al mi mem kaj plibeligas la veron?

Ja esperantistoj ofte emas troigi parolante pri la bonaj ecoj de Esperanto. En la supre menciitaj debatoj, esperantistoj ne ĉiam havas plej trafajn argumentojn kaj reagojn. Tamen, se por plimulto da homoj, Esperanto estas senvalora, certe estas normala reago kontraŭpezi, se por oni ĝi estas altvalora.

Ĉiaokaze, pri tio mi ne estas riproĉinda, ĉar mi apenaŭ parolas al miaj konatoj pri Esperanto. Miaj samlernejanoj ne scias, ke mi parolas ĝin. (Kvazaŭ estus hontinda sekreto…) Mi ne volas, ke oni konsideru min stranga aŭ moku min. Aliaflanke, mi volus diskonigi ĝin, ĉar ĝi alportis multon al mi. Eble la io, pri kio mi parolis estas, ke mi timas, ke mi ne estos komprenata rilate al mia esperantisteco. (Nu, mi ja ne volas diri “Mi estas sola en la mondo, neniu komprenas min”!)

Nu, ĉio ĉi certe estas sufiĉe konfuza kaj mi miksas plurajn aferojn. Mi ja ne estas tre lerta por vortigi miajn pensojn. Kaj male al kion povus pensigi mia skribaĵo, Esperanto ne deprimas min. rideto.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-julio-02 00:56:18

Malzorgu tion, kion aliaj homoj opinias.

Se mi zorgus kion aliaj homoj opinias, mi neniam farus ion ajn. Estas ĉiam iu, kiu havas problemojn kun la elektoj de aliuloj.

Sinŝatiĝu, ĉar neniu alia tiel faros.

jchthys (Montri la profilon) 2009-julio-02 01:28:17

Kaj ostentu vian Esperantecon!

Pastoro (Montri la profilon) 2009-julio-02 02:14:38

rido.gifrido.gifrido.gif
Amiko, Geesperantistoj estas kiel la iksaj homoj (X-MEN): Ilin ne ŝatas neniu, sed ili enhavas grandan potencon, kiu povas esti uzata por ŝanĝi aŭ plibonigi la mondon.

Kompreneble ekzistas bonkoraj kaj malbonkoraj geesperantistoj, sed ĉiuj ili (okulumo.gif ni) kunhavas la saman mensan mutacion: Esperanto!

-----

Aliflanke, kiamaniere ne-esperantisto povas aserti, ke per la internacia lingvo ne eblas esprimi sentojn? Tio estas absurde. Samkiel se mi, malsaĝa kuracisto, malpravigus la paradokson de Fermi. Kiel mi kuraĝus diri ion pri iu temo, kiun mi ne konas?. Absurde!

Nu, kio se la asertulo estus fakte esperantisto? malgajo.gif Ĉu gravas diskuti aŭ eĉ aŭskulti iun, kiu ne atingas konstrui simplajn frazojn kiel "mi amas vin"?

Mutusen. Miaj amikoj konas mian identencon kaj ili taksas kaj traktas min kiel kompatindan frenezulon. Sed por mi la afero ne gravas. Jen mia sola aserto: Esperanto kompreneble ne estas lingvo por ĉiuj!

andogigi (Montri la profilon) 2009-julio-02 03:33:42

Mi eklernis Esperanton ĉar mi volis plibonigi min mem. Mi ne aŭskultas al stultuloj. Ignoru ilin.

maratonisto (Montri la profilon) 2009-julio-02 10:29:00

Mutusen:Antaŭ du jaroj, mi lernis Esperanton, kaj tio plaĉis al mi. Mi miras, ke mi povis lerni lingvon ĝis preskaŭa flueco tiel rapide. Mi pasintjare partoprenis renkontiĝon, tie ekkonis interesajn kaj ŝatindajn homojn, kaj tio estis feliĉiga kaj riĉiga sperto. Ĉi-somere mi reiros al kongreso kaj tre antaŭĝojas pri tio.

Ĉiaokaze, pri tio mi ne estas riproĉinda, ĉar mi apenaŭ parolas al miaj konatoj pri Esperanto. Miaj samlernejanoj ne scias, ke mi parolas ĝin. (Kvazaŭ estus hontinda sekreto…) Mi ne volas, ke oni konsideru min stranga aŭ moku min. Aliaflanke, mi volus diskonigi ĝin, ĉar ĝi alportis multon al mi. Eble la io, pri kio mi parolis estas, ke mi timas, ke mi ne estos komprenata rilate al mia esperantisteco. (Nu, mi ja ne volas diri “Mi estas sola en la mondo, neniu komprenas min”!)

Nu, ĉio ĉi certe estas sufiĉe konfuza kaj mi miksas plurajn aferojn. Mi ja ne estas tre lerta por vortigi miajn pensojn. Kaj male al kion povus pensigi mia skribaĵo, Esperanto ne deprimas min. rideto.gif
Ĉu vi konas iun aferon grandan ke ne havas oponantojn? Ekzistas homoj ke ne akceptas civilizacion kaj volas reveni al mezepoko.

le_chaz (Montri la profilon) 2009-julio-02 10:31:07

maratonisto:Ĉu vi konas iun aferon grandan kiu ne havas oponantojn? Ekzistas homoj kiuj ne akceptas civilizacion kaj volas reveni al mezepoko.

le_chaz (Montri la profilon) 2009-julio-02 10:55:27

Mutusen:
Ja esperantistoj ofte emas troigi parolante pri la bonaj ecoj de Esperanto. En la supre menciitaj debatoj, esperantistoj ne ĉiam havas plej trafajn argumentojn kaj reagojn. Tamen, se por plimulto da homoj, Esperanto estas senvalora, certe estas normala reago kontraŭpezi, se por oni ĝi estas altvalora.
Mi havas la saman opinion. Neraciaj kaj maltrafaj argumentoj ŝajnas al mi tiel oftaj inter la esperantistoj, kiel inter iliaj oponantoj.

Laŭ mi, homoj ekster esperantujo kolektiĝas en 3 kategorioj:

1) malplimulto spontane simpatias al esperanto kaj tuj ekŝatas la lingvon. Oni ne bezonas tempon por konvinki tiujn homojn: ili mem konvinkiĝas.

2) alia malplimulto estas tute kontraŭa kaj malamika al esperanto. Klarigoj ne multe utilas, ili ial daŭre malŝatos la lingvon. Kun tiu dua kategorio, ne valoras perdi sian tempon.

3) la plimulto estas homoj kiuj estas ĝenerale indiferentaj. Ili eble taksas ĝin utopia, strangeta, sed ne malŝatas kaj eĉ povas agnoski, ke ĝi estas interesa. Sed ili plej ofte ne decidos eklerni ĝin.

Nia unua tasko estas diskonigi la ekziston de la lingvo kaj la ebleconlerni ĝin. Ni ne bezonas ŝminki la veron por konvinki, tio malutilas pli multe ol helpas.

Rogir (Montri la profilon) 2009-julio-02 15:12:39

Evidente lingvo estas emocia afero, kaj tial homoj emas troigi ilian flankon de la diskuto.

maratonisto (Montri la profilon) 2009-julio-02 17:19:36

le_chaz:
maratonisto:Ĉu vi konas iun aferon grandan kiu ne havas oponantojn? Ekzistas homoj kiuj ne akceptas civilizacion kaj volas reveni al mezepoko.
Dankon!
Mi estas komencanto.

Reen al la supro