Al la enhavo

Gratulado pro la 4-a julio

de Espi, 2009-julio-03

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Espi (Montri la profilon) 2009-julio-03 23:30:09

Saluton al ĉiuj usonanoj!

Mi kore deziras gratuli vin pro la "Tago de Sendependeco"! sal.gif

Estas jam la ducent tridek tria reveno de la deklaracio de sendependeco, la naskiĝtago de Usono.

Amike
Espi

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-julio-03 23:57:38

Multajn dankojn!

Rogir (Montri la profilon) 2009-julio-04 00:04:36

Priparolante tion, kiam estas la aliaj tagoj de sendependeco/tagoj de libereco/aliaj naciaj tagoj? Ni en Nederlando havas la tagon de liberigo je la kvina de majo.

Kaj ankaŭ gratulojn.

jchthys (Montri la profilon) 2009-julio-04 15:17:52

Dankon!
La naskiĝtago de mia fratino ankaŭ estas hodiaŭ.

IREN (Montri la profilon) 2009-julio-09 07:29:02

Rogir:Priparolante tion, kiam estas la aliaj tagoj de sendependeco/tagoj de libereco/aliaj naciaj tagoj?
Je la 14-a de julio, oni memorfestas la francan revolucion de 1789. Je tiu okazo, ĉiuj urboj organizos balon kaj piroteknikaĵon.

Reen al la supro