Al la enhavo

Statistika enigmo

de fizikisto, 2009-julio-18

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

fizikisto (Montri la profilon) 2009-julio-18 21:32:35

Imagu 13 ujoj, numerita per nombroj 1 ĝis 13. En ĉiu ujo estas 13 paperetoj kun nombroj 1 ĝis 13. Vi pagas 5 stelojn por ludi.

Elektu hazarde unu papereton el unua ujo, legu la nombron sur ĝi kaj fordonu ĝin. Daŭrigu je la ujo kun la ĵus legita nombro kaj elektu hazarde papereton el tiu ujo.

Daŭrigu ĝis vi devas elektu papereton sed la ujo estas malplena. Vi gajnas la nombro de tiu malplena ujo kiel enspezo, do nombro 7 signifas ke vi enspezas 7 stelojn. (Eblas ke alia ujo ne malplenas.)

Ĉu la ludo estas bona por vi kaj vi volas ludi? Kiom da steloj vi gajnas mezkvante?

Sxak (Montri la profilon) 2009-julio-19 03:34:42

fizikisto:Vi pagas 5 stelojn por ludi.
ridulo.gif))

fizikisto:Kiom da steloj vi gajnas mezkvante?
1 ridulo.gif

mi imagis grafeon el 13 punktoj, kie el ĉiu punkto al ĉiu alia akzistas unudirekta vojo.
Evideentas do, ke por ĉiu punkto tien kondukas ĝuste tiom da vojoj, kiom kondukas el ĝi. Do vi nepre vevas reveni al la starta punkto do al 1, se vi komencas de ĝi

fizikisto (Montri la profilon) 2009-julio-19 07:50:05

Ŝak:
fizikisto:Vi pagas 5 stelojn por ludi.
ridulo.gif))

fizikisto:Kiom da steloj vi gajnas mezkvante?
1 ridulo.gif

mi imagis grafeon el 13 punktoj, kie el ĉiu punkto al ĉiu alia akzistas unudirekta vojo.
Evideentas do, ke por ĉiu punkto tien kondukas ĝuste tiom da vojoj, kiom kondukas el ĝi. Do vi nepre vevas reveni al la starta punkto do al 1, se vi komencas de ĝi
Ĝuste! rideto.gif
Fakte, tiu ne estas statistika enigmo, sed facila grafeenigmo.

Sxak (Montri la profilon) 2009-julio-19 09:11:08

fizikisto:
Ĝuste! rideto.gif
Fakte, tiu ne estas statistika enigmo, sed facila grafeenigmo.
Se ĝi estus formulita tuj kiel grafea enigmo, mi trovus la solvon ankaŭ tuje. Sed por la tiaforma enigmo mi bezonis paron da dekoj da minutoj por kompreni, ke tio estas tasko pri grafeo

fizikisto (Montri la profilon) 2009-julio-19 11:31:16

Ŝak:Se ĝi estus formulita tuj kiel grafea enigmo, mi trovus la solvon ankaŭ tuje. Sed por la tiaforma enigmo mi bezonis paron da dekoj da minutoj por kompreni, ke tio estas tasko pri grafeo
Pro tio mi formulis la enigmo tiamaniere. rideto.gif

Reen al la supro