Al la enhavo

Enigmo: peco de Usona tero.

de Miland, 2009-julio-19

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-julio-19 23:19:57

Usona riĉulo volas aĉeti pecon de tero por konstrui bienon, kies formo estas precize same kiel la usona flago. Jen liaj bezonoj: la terpeco havu norda, suda, orienta kaj okcidenta flankojn. Ĝi estu precize 10 km el la norda flanko al la suda, kaj 19 km el la orienta flanko al la okcidenta.

Ĉu eblas aĉeti tian terpecon en Usono?

Verda stelo por la unua ĝusta plena solvo!

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-julio-20 04:48:04

Miland:Usona riĉulo volas aĉeti pecon de tero por konstrui bienon, kies formo estas precize same kiel la usona flago. Jen liaj bezonoj: la terpeco havu norda, suda, orienta kaj okcidenta flankojn. Ĝi estu precize 10 km el la norda flanko al la suda, kaj 19 km el la orienta flanko al la okcidenta.

Ĉu eblas aĉeti tian terpecon en Usono?

Verda stelo por la unua ĝusta plena solvo!
Ne. Tero estas sfera, tial du malsamaj linioj etenditaj de nordo al sudo ne estas paralelaj, ili renkontiĝos en la poloj. Pro tio, se la orienta kaj la okcidenta flankoj havus 10 km de nordo al sudo, do la norda kaj la suda flanko ne povus havi 19 km de okcidento al oriento - kiel Usono estas en la norda duonsfero de Tero, la suda flanko estu iomete pli granda ol la norda.

Miland (Montri la profilon) 2009-julio-20 09:16:40

Vilinilo:Ne.. kiel Usono estas en la norda duonsfero de Tero, la suda flanko estu iomete pli granda ol la norda.
Gratulon! Jes, por tia terpeco aĉetebli, necesus ke la ekvatoro estu en Usono, sed ne estas tiel. Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

Reen al la supro