Al la enhavo

Deveno de familia nomo

de piotrek92, 2009-aŭgusto-11

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

piotrek92 (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-11 15:55:02

Saluton, mi startas la diskuton pri la familiaj nomoj? Kia estas via? De ku lando ĝi povas deveni?
Mia familia nomo estas Szatkowski, kaj ĝi estas tute pola, bedaŭrinde mi ne trovis, de kia parto de Pollando ĝi devenas.

Mi ankaŭ tre scivolemas pri la familia nomo "den Adel". Estas nederlanda kanzonistino kun tiu ĉi familia nomo, sed mi pensas ke ĝi ne estas devene nederlanda, eble araba, ĉu iu havas ideon pri tiu ĉi?

Ĝis samideanoj! sal.gif

fulei (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-11 19:11:58

Mia familia nomo estas Fluchel-- origine estis franca, sed mia prauloj estis Huguenotoj (?) kaj ili eskapis al Germanujo, do nun pli estas germano.

Mi mem, estas filipina usonano. Mi havas interesa familia historio. okulumo.gif

69UM24OSU12 (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-12 03:04:04

Mia familia nomo- Maas- estas nederlanda. Mi ankaŭ havas prapatrojn el Anglio, Irlando, kaj Germanio

Hermann (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-12 06:42:49

Mia familia nomo estas Szatkowski, kaj ĝi estas tute pola, bedaŭrinde mi ne trovis, de kia parto de Pollando ĝi devenas.
Piotrek, ĉu vi konas tiun paĝon por serĉado?
Podział relatywny-->

Ankaŭ en Germanujo mi trovis vian nomon.

remy_boligee (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-12 14:10:39

Mia familia nomo Ferreira rilatas al loko en Portugalio, kie estas(is) multe da ferminejoj.

Mi ankaŭ havas germanajn kaj italajn praulojn.

piotrek92 (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-13 11:53:16

Hermann dankon pri la ligilo, nun mi vidas, kie miaj samnomuloj vivas okulumo.gif

Hermann (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-13 12:17:01

Saluton Piotrek

Tiu estas bona paĝo, ĉu ne?

Mia ŝatokupo estas Genealogio. Mia prapraavino devenis (*1863) el Pieniezno/Mehlsack, Bornity/Bornitt, Wojnity/Woynitt (Bludau, Hiepel, Hipler, Daemmer, Kuhn), la prapraavo (*1865) el Ravicz/Rawitsch (Jankowiak/Jahnke, Konarska).

Bedaŭrinde tie mi ne trovis (ĝis nun) praulojn antaŭ preskaŭ 1850.

piotrek92 (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 08:34:04

Hermann mi vidas ke nomo de via praavo estis pola, vi en eta parto estas polo lango.gif

ljbookworm (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 15:43:24

Mia familia nomo estas Dickson. Ĝi estas skota kaj signifas "Richard(Dick)'s son" aŭ "filo de Richard". La angla literumado estas Dixon.

mansaro (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 18:31:30

En la Hispana pralingvo oni havis sufikson por indiki ke iu estas filo de aliulo, la sufikso estis EZ, kaj, kvankam nuntempe jam ne estas uzata, ega nombro de familinomoj havas la sufikson. Ekzemple, mia familinomo estas Sanchez ( direbla esperante sanĉez ), kaj signifas "filo de Sancho" (jes, Sancho kiel la akompananto de "Don Kiĥote el la Manĉo", sed oni havas multajn da ekzemplojn: Martinez (filo de Martin), Rodriguez (filo de Rodrigo), Fernandez (filo de Fernando) ktp, do, dum tio pratempo, la hispana lingvo similetas je la esperanto ĉu ne?, hahaha, saluton al ĉiuj.

Reen al la supro