Mesaĝoj: 51
Lingvo: Esperanto
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-19 11:38:11
Philipp:Kiu legas la Biblion, tiun asistas la saĝo.Korano kaj saĝo?
hoplo (Montri la profilon) 2007-marto-19 12:06:42
Kor-ano: Ano de la koro, ulo kiu agas de la koro, kun la koro...
En la mistiko de la islamo (sufismo) la koro gravas multe.
La libro de la religio havas en Eo duoblan sencon
Interese...
Sen (Montri la profilon) 2007-julio-15 20:30:18
Mi respondis al via demando?
k.garin (Montri la profilon) 2007-julio-15 23:21:12
Per mia demando mi celis ekscii ne etoson de la libroj, sed nur ĉu enhavo de Biblio estas interesa kaj legebla aŭ ne.
Multajn librojn mi legas kun granda intereso, kelkajn mi komencas legi kaj post kelkaj legitaj paĝoj ĉesas legi pro enuo.
Kiom da homoj - tiom da opinioj.
Eĉ nun, post kelkaj monatoj mi ne povas devigi min legi Biblion plu.
www (Montri la profilon) 2007-julio-16 00:54:26
Mi pensas ke biblio estas interesa libro , kiel la libroj de Tolkien. Mi legis ĝin, kaj mi povis koni multajn aferojn pri la historio.
Sed mi ne pensas ke Dio ekzistas. Kiuj skribis biblion nure volis povon.
Vilinilo (Montri la profilon) 2007-julio-16 02:04:46
Lusjo (Montri la profilon) 2007-julio-16 19:27:38
Se ni diskutos pri la Evangelioj, ni tradukistoj scias ke la Biblio estis skribita de Sankta Jeronimo, sed antaŭe la versio de la Vulgata Latina, estis la tekstoj nomitaj Vetus Latina (malnova Latina lingvo). Kial? Ĉar dum la disvastigado de la Kristanismo dum la jaroj de la Romana Imperio, kristanoj ne povis legi la tekstoj en la greka kaj la hebrea lingvo.
La Biblio povas esti UNU inter la pluraj vojoj al la vero, sed NE ESTAS la sola. La vero ne dependas je unu sola libro. Jesuo Kristo povas esti tre interesa homo, sed ne estas le sola interesa homo kiu vivis en nia planedo. Multe da aliaj ekzistis: Johano Kepler, Galileo Galilei, Isak Njuton, Ghanĝi, Gaŭtama Budha, Mahome, Ĉarles Darvin, Aristotelo, Arkimedes, Platono, Demokritos, k.t.p. La biblio estas la plej grava libro de Kristanismo, sed kristanismo ne estas la unika vojo al la vero kaj feliĉo de la homaro.
pacepacapaco (Montri la profilon) 2007-julio-16 21:02:18
La rakonto pri Adamo kaj Evo (kiuj signifas Homaro kaj Eko respektive, ĉu ne?) povas esti bela, kiam ne uzata, kiel argumenton kontraŭ gejoj aŭ historion de la homaro! Laŭ mi, la dua kread-rakonto (pri Adamo kaj Evo) estas rakonto pri ĉiu homo kaj figura historio de civilizacio.
Jen, la plej bona rakonto el la biblio, laŭ mi:
...Jesuo iris al la monto Olivarba. Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidiĝis, kaj instruadis ilin. Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo, ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras? Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero. Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis? Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-16 21:36:17
BIBLIO:kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo.En la mezo de kio la fivirino restis staranta? Ili ja ambaŭ estis solaj.
Mi kalkulis eĉ 17 konjunkciojn "kaj" en tiu mallonga tekstero. Ne, ne estas interese.
Se oni klopodus ŝtonmortigi la virinon, sed junaj herooj kun akraj glavoj defendus ŝin kontraŭ furioza homamaso kaj sangoriveroj kaj seksumo post la batalo, tio estus interesa. Se plie alflugus aliplanedanoj teruregaj...
camiljoe (Montri la profilon) 2007-julio-19 20:52:31
se oni volas legi ĝin kiel religia verko oni bezonas la helpon de spertuloj. Ni eraras se sen akademia preparacio interpretas ĝin teologien.