Al la enhavo

Ĉu se io ne aperas televide, ne ekzistas?

de mansaro, 2009-aŭgusto-15

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

mansaro (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 12:33:25

Multtempe mi pripensis en la aferoj ĉirkaŭ Esperanto kaj ĝia estonteco. Mi tre ofte vidas aferojn kiuj fariĝas, subite, tre konataj ĉirkaŭ la mondo, kantaĵoj, youtube videoj, novaĵoj.... sed, kial esperanto neniam havas tian eblecon?. Mi pensas ke se io ne estas konata, kvankam estus bonega, ne ekzistas; ni ĉiam, karaj samideanoj, kore scias ke esperanto donus multajn avantaĝojn al la nuna mondo, ni scias..., sed ni estas kiel guto en la maro..., la esperanta movado ege bezonas tutmonda komunikilo, ni vidas kiel bona estas interreto por Esperanto, sed interreto ne estas, almenaŭ aktuale, tiel tutmonda kiel la televido...ni bezonas la televidon, ni bezonas diskonigi la lingvon, ĝiajn eblecojn, ĝiajn avantaĝojn, klare por ĉiuj.
La pripenso estas klara, ĉu ne?, sed tre malfacila... aŭ ne?.Mi estas hispanulo, do serĉu en google aŭ youtube la hispanan kantiston dum Eurovision Song Contest 2008... vi eble ekridetas vidante lin, ĉu ne?, bone, li ne estas kantisto, lia nomo ne estas Rodolfo, nur estis aktoro ludante rolon, sed subite li fariĝis tre konata...kaj, se ili estus kantinta per esperanto?, la diskono de la lingvo estus tre forta...surtute en Eŭropo, sed ankaŭ ĉirkaŭ la mondo.

Do, ĉu eblas esperanta kantaĵo en Eurovision Song Contest?, kial ne?, la landoj ofte elektas la kantistojn kaj kantaĵojn, ekzemple en Hispanio, per interreto, tra la paĝo, tie kiuj volas partopreni povas sendi kantaĵon kaj vidi se tia kantaĵon estas unu el la plej voĉdonita. Inter la lastaj dek kantojn, la hispana televidstacio faras televidprogramon kaj la publiko elektas finfine. En aliaj landoj la sistemo tre similas, do, ĉu la esperanta movado en europo ne havas la eblecon je sendi kantaĵon?, la esperanta muziko estas tre bona, oni havas bonengajn grupojn kiuj povus fari tre bonan kantojn, ekzemple, je mia opinio, la kantaĵon de la grupo Persone "povus esti simple" bonrolon farus dum kantadkonkurson....Ni bezonas diskonado de la lingvo, kaj ĉiuj la manieroj eblas kaj estas helpaj, do.... Kion vi opinias?

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 13:32:22

Mi samopinias ke esperanto estas taŭgega por popularaj kantoj, certe por someraj. Kaj la Eŭrovida Kantfestivalo estas tre internacia, kia nia lingvo. Nu, kio faros kanton?

horsto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 16:04:07

Ne sufiĉas havi bonan kanton, eble estas eĉ male, ke bona kanto havos neniun ŝancon en tiu konkurso.
Estas bezonata granda nombro de subtenantoj, ĉu ne ekzakte tio estas la problemo de Esperanto?
Rogir:
Nu, kio faros kanton?
Ĉu krom homoj ankaŭ aliuloj povas fari kanton? Ĉu eble komputilo? okulumo.gif

victornino (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 17:25:43

Se Brad Pitts kaj Angelina Jolie esperantiĝus, la mondo ekkomencus ŝanĝi lango.gif

mansaro (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 18:07:48

Ofte oni diras ke nur unu ulo ne eblas ŝanĝi la mondo, sed ĝi ne estas vera, aŭ tute vera... laŭ mia opinio, Esperanto NUR bezonas unu aĵon, publikan anoncadon, nur tio, la ideo de Esperanto estas bonega, kaj bonagaj ideo ĉiam venkas, kvamkam tre ofte ĝi bezonas bonŝanĝon... Ekzemple, imagu iomete: kio okazos se, ekzemple, la skribistino J.K. Rowling decidus skribi alian libron pri Hari Potero kaj ŝi skribus kaj publikigus ĝin nur en Esperanto?, la sekvanta mateno milionoj da geinfanoj kaj gejunuloj, inter aliuloj, lernus Esperanton... Do, nur unu decidaĵo de unu sola ulo povas ŝanĝi tute la mondon kaj la estontecon de la Esperanto, do, Esperanto estas tute preta, sed ĝi bezonas de ni ke ni estu pli agemaj kaj, surtute, pli imagemaj. La ideo pri la kantkonkurso estas nur ekzemplo, la plej grava afero ne estas gajni konkurson, nur enmeti en ĝi esperantan kantaĵon. En Esperantio ekzistas multaj da personoj kiuj eblus fari bonegan muzikon, kaj interreto ebligas la komunikado inter ili, bonan skribadon kaj bonan muzikon eblas bonan kantaĵon, kaj se oni elektas bonan kantiston...jen ebleco!. Ĉe vinilkosmo oni povas vidi kaj aŭdi bonan esperantan muzikon, do ĉi tia ebleco ne estas tute malebla, kaj kiel kantisto mi proponus la kantistinon kiun repezentis je Hispanujo en la jaro 1995; Anabel Conde, kiu kaptis la duan lokon, poste neniam rekantis kaj ŝi tre forte volas reveni, kaj ŝi havas multajn emulojn ĉirkaŭ Eŭropo, ĉar ŝi ankoraŭ estas tre memorata. Vidu kaj aŭskultu ĉi tie http://www.youtube.com/watch?v=2mmf5SvmSow , kaj ĝuu....

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 18:45:52

Ankaŭ bone estas ke Hispanujo ĉiam rajtas partopreni la ĉefkonkurson.

gyrus (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-18 16:02:02

Io jam tradukis Harry Potter-on je Esperanto. Tamen, ĝi ne publikigintis ĉar J.K. Rowling diris ke Esperanta tradukado estus "malŝparo da mono kaj tempo". Mi pensas ke pli da aliaj atingeblaj libroj devas tradukinti. E., "An Unfortunate Series of Events" (Serio de Malfeliĉaj Okazoj) de Lemony Snicket ktp.

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-18 17:21:38

Tio ankaŭ montras kiel la nuna kopirajta sistemo malhelpas disvastigon de kulturo.

dobri (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-26 16:53:20

Rogir:Tio ankaŭ montras kiel la nuna kopirajta sistemo malhelpas disvastigon de kulturo.
Jes, vi pravas! Ankaŭ mi miras, kial laŭleĝe la libroj estas nuntempe liberaj nur post 70 jaroj anstataŭ 50 jaroj ĝis nun. Nur maloftaj libroj restos interesaj eĉ post 70 jaroj de morto de ilia verkanto.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-26 17:25:31

gyrus:Io jam tradukis Harry Potter-on je Esperanto. Tamen, ĝi ne publikigintis ĉar J.K. Rowling diris ke Esperanta tradukado estus "malŝparo da mono kaj tempo".
Ĉu ŝi vere tion diris? Harry Potter (almenaŭ la unua libro) estis tradukita al la malnovgreka. Mi ne kredas, ke multegaj homoj legas librojn en la malnovgreka…

Reen al la supro