ไปยังสารบัญ

Flugoj al Kubo

จาก Rogir, 17 สิงหาคม 2009

ข้อความ 10

ภาษา: Esperanto

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 17 สิงหาคม 2009, 14:16:13

Ĉar venontjare la UK kaj IJK okazos en Kubo, mi iom esploris pri flugoj al Kubo kaj iliaj prezoj. Mi estas de Nederlando, do mi nur esploris flugojn de (okcident-)Eŭropo. Jen kion mi scias:

Iras ĉiutage unu flugo de kaj reen al Parizo (de Air France).
Parizo 13:50-17:35 Havano
Havano 20:25-11:20 Parizo (tempoj estas lokaj)

Iras ĉiutage du flugoj de Madrido, unu de Iberia kaj unu de Air Europa.
Madrido 17:00-22:00 Havano
Havano 23:15-14:00 Madrio (Iberia)
Madrido 18:05-19:05 Havano
Havano 21:40-12:35 Madrido (Air Europa)

Lunde, merkrede, ĵaŭde kaj dimanĉe iras flugoj de Amsterdamo.
Amsterdamo 14:10-18:45 Havano
Havano 20:30-11:35 Amsterdamo

Tiuj estas laŭ mia scio ĉiuj rektaj flugoj. Nu, pri la prezoj. La flugoj kostas proksimume 800+ eŭrojn por tien kaj reen, sed la prezoj dependas de multaj aferoj.

Ekzemple, foje estas pli malmultekosta preni plian flugon, ekzemple Londono-Madrido-Havano kostas malpli ol Madrido-Havano. Strange, ĉu ne? Ankaŭ gravas la tago de la flugo, semajnfinoj estas iom pli multekostaj. Ofte ankaŭ la monunuo gravas, certe nun ke la Pundo estas malalta.

Mi ne scias pli grupaj rabatoj, eble tio helpos. Certe estos ĝoje iri grupe, eble eĉ antaŭe havi kunvenon en Madrido aŭ Parizo. Kiu scias pli pri tio? Kiu alia planas iri al Kubo de Eŭropo?

Dozorca (แสดงโปรไฟล์) 5 กันยายน 2009, 07:02:14

Mi iam skribis al Kuba ambasado,sed bedaurinde mi ne ricevis respondon. malgajo.gif

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 5 กันยายน 2009, 20:11:47

Ĉu ne estas pli bona ideo skribi al Kubaj esperantistoj?

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 2 พฤศจิกายน 2009, 22:54:10

Mi ĵus aĉetis bileton de KLM por € 1001, de Amsterdamo tra Parizo al Havano (kaj reen). Kubo, jen venos mi!

Miland (แสดงโปรไฟล์) 3 พฤศจิกายน 2009, 11:43:03

Rogir:Kubo, jen venos mi!
Mirinde; eble vi havos okazon renkonti Fidel Castro kiel Esperantiston!

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 3 พฤศจิกายน 2009, 11:56:42

Pli interesas min la junuloj ol tiu maljuna diktatoro.

jan aleksan (แสดงโปรไฟล์) 12 พฤศจิกายน 2009, 10:20:50

Rogir:Pli interesas min la junuloj ol tiu maljuna diktatoro.
Imagu ke la temo de la kongreso ŝanĝus: Post Liberec', Fidel'

:/,

Miland (แสดงโปรไฟล์) 12 พฤศจิกายน 2009, 11:01:12

Rogir:Pli interesas min la junuloj ..
Kiel Elian Gonzalez? Se li estas Esperantisto, eble vi renkontos lin je la UK!

Gradski (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤศจิกายน 2009, 15:53:28

Saluton, memoru ke UK estas evento sen-politika afero, ĝi estas nur evento por Esperantistoj, kompreneble eble Raul Castro mem iros, sed estos nur por bonvenigi al vi al Kubo.

Miland: Mi estas Kuba Esperantisto, vi povas skribi al mi.

Ĝis

Miland (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤศจิกายน 2009, 16:16:06

* skribita aparte *

กลับไปด้านบน