Al la enhavo

Respondo al mesaĝoj estas neebla

de TWM, 2009-aŭgusto-23

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

TWM (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-23 19:44:35

Saluton,

mi ĵus provis respondi al du mesaĝoj, sed ĉiufoje ricevis la mesaĝon

"La teamo de lernu! afable petas vin esti ĝentilaj, kiam vi skribas mesaĝojn al aliaj uzantoj. Ne forgesu, ke la paĝaron uzas ankaŭ infanoj.
Ankaŭ, estas malpermesata dissendado de reklammesaĝoj kaj ajna amasmesaĝado."

kaj mi ne povis sendi la mesaĝon.

Sed se mi ne respondas al mesaĝo sed skribi novan mesaĝon, mi povas sendi la mesaĝon sen problemo.

Ĉu aliaj uzantoj havas la saman problemon?

Ĝis
TWM

horsto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-23 20:39:59

TWM:
Ĉu aliaj uzantoj havas la saman problemon?
Tute ne! Eble vi estas en nigra listo pro maldecaj mesaĝoj. okulumo.gif
Serioze, eble temas pri nedaŭra problemo de la paĝaro aŭ de via retumilo.

Jev (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-24 00:07:42

Ĉe la paĝaro okazis kelkaj ŝanĝoj, eble vi provis sendi mesaĝon dum konservado de tiuj ŝanĝoj. Bonvolu kontroli ankoraŭfoje, ĉu daŭre vi havas la problemon. Dankon.

Reen al la supro