Al la enhavo

novaĵo de la reto

de Frankp, 2009-septembro-21

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Frankp (Montri la profilon) 2009-septembro-21 07:55:21

Norvegio, Bergen 18.09.2009

http://www.esperanto.no/aktuelt/arkiv/2009/20090...

La Reĝo de norvegio honoras Elna Matland

Lia Reĝa Moŝto decidis ke Elna Kristine Matland, Bergen, ricevu la Reĝan Arĝentan Medalon pro Merito.

Dum sia ĝisnuna vivo Elna Matland faris eksterordinaran kontribuon al la norvega socio per sia laboro kiel instruistino, postenoj en sia faka sindikato, postenoj en volontulaj organizoj kaj postenoj ĉe la lokaj aŭtoritatoj.

Precipe, ŝi dum 70 jaroj aktivis kaj ankoraŭ aktivas en loka, nacia kaj internacia Esperanto-movado. Lerninte Esperanton en 1939 ŝi plenumis amason da postenoj kaj taskoj, i.a. ŝi prezidis la klubojn de Bergen kaj Sauda, ŝi estis prezidanto de Norvega Esperantista Ligo, ŝi estis Komitatano A ĉe UEA, kaj ŝi prezidis la Lokan Kongresan Komitaton de la Universala Kongreso en Bergen en 1991, kie partoprenis 2400 personoj el 60 landoj.

Eĉ hodiaŭ Elna Matland aktive partoprenas per programeroj kaj paroladoj kaj en lokaj kaj en naciaj aranĝoj, kaj ŝi ankoraŭ estas delegito de UEA en Bergen.

Malmultaj nunaj norvegoj, se iu ajn, tiom profunde influis la norvegan Esperanto-movadon kiom Elna Matland.

La vicguberniestro de Hordaland, Rune Fjeld, komisie de la Reĝo transdonos la medalon dum aranĝo en Bergen hodiaŭ, la 18an de septembro 2009. La aranĝon gastigos Norvega Esperantista Ligo.

J.E.A.

Reen al la supro