Sadržaj

Obama kaj esperanto

od jan aleksan, 27. rujna 2009.

Poruke: 5

Jezik: Esperanto

jan aleksan (Prikaz profila) 27. rujna 2009. 16:30:53

Saluton,

ĉu vere obama diris ke la Xbox farigas stultaĵojn kiel lerni esperanton aŭ ludi Jai alai?? Aŭ ĉu estas alia dekstrema ĵurnalista mensogo?

tie

Matthieu (Prikaz profila) 27. rujna 2009. 16:35:45

Laŭ mia kompreno, Obama ne diris tion. Laŭ tiu paĝo, li nur diris: “Ne pasigu ĉiun vekan horon antaŭ la televidilo aŭ kun XBox.”

La afero pri Esperanto nur estas ŝerco de la skribinto de tiu artikolo, kiel “sprita” ekzemplo de “socie neakceptebla afero”.

Pharoah (Prikaz profila) 27. rujna 2009. 19:34:36

Nek en la filmo, li ne diras nenion pri esperanto.

Fonto: http://www.youtube.com/watch?v=SN8DL7bZHdU

Rogir (Prikaz profila) 27. rujna 2009. 23:02:46

Do, ĉu ion? Aŭ ĉu vi erare uzis duoblan neigon?

ceigered (Prikaz profila) 28. rujna 2009. 07:34:26

jan aleksan:Saluton,

ĉu vere obama diris ke la Xbox farigas stultaĵojn kiel lerni esperanton aŭ ludi Jai alai?? Aŭ ĉu estas alia dekstrema ĵurnalista mensogo?

tie
Tiu raporto ne estas grava. La raportisto raportas komedie, kaj mi pensas ke la artikolo (aŭ nur tiu linio/frazo) estas tre amuza. La ŝerco estas ke Esperanto kaj Ĥaj Alaj ne estas tre ĉiutagaj aŭ normaj por la plej parto de socio (malsame ĝardenado, kuirado aŭ komputiluzado, kiuj estas supoze normaj por la plej parto de la legantoj de la artikolo). Plue, la artikolo estis skribita por havi specialan stilon angla-lingve, kaj tial eble estas malfacila por la komprenpovo de eĉ multaj anglaj parolantoj.

Tial, ne zorgu pri tiu artikolo ĉar ĝi ne havas gravajn intencojn rideto.gif

Natrag na vrh