Al la enhavo

Strofoj de Evo esperante

de Stephan S, 2009-novembro-05

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Stephan S (Montri la profilon) 2009-novembro-05 20:35:13

"Strofoj de Evo" estas rusaj kvarversoj verkitaj laŭ la regulo:
en dua linio la lasta vorto rime kaj sence estas supozita esti sakraĵo aŭ frivolaĵo,
sed ĝi estas alia vorto, kiu ne rimas kun la finvorto de unua linio. Kaj nur kvara linio rimas kun la unua.
Kaj tuta kvarverso ne estas vere frivola aŭ sakra.

Ekzemple, traduko el rusa:

Alportis hejmen mi Denison –
Li preskaŭ rompis la ... humeron.
Kaj grandan sentis li suferon.
Sed ne forlasos li tenison!

Kaj sube estas originalaj e-aj strofoj.

De mia patr’ duonfratino,
Helena, estas la pu…dora
Virino kun talento ora –
Ŝi estas sperta ŝpinistino.

Kun Marta revas mi amiki.
Do diris mi, ke volas fi...ni
Nenifaradon kaj abstini
Je vin’ por bone atletiki.

La prezidento Chavez Hugo
Edzinon prenis je la ... brako
„Do kie estas mia sako?
Atendas min al Kubo flugo“.

Ho, estas ĝojo kaj feliĉo
Se nun al viroj plaĉas… pio.
Kaj bona estas la Patrio,
Se nin plenigas kora riĉo.

Al edzo kaŭzis ŝi agacon.
Kaj edzo diris: “Suĉu ka...ndon!
Mi volas sole trinki brandon!”
Sed ŝi nur faris la grimacon.

Mari’ ekhavis, ve, anginon.
Ŝi kuŝas, tuŝas la va…tbulon
Kaj rememoras la karulon
Al ŝi donaci georginon.

Mi ŝtelis el pulvejo pulvon
Kaj ŝutis en edzinan ... ŝrankon.
Ni volas morgaŭ rabi bankon,
Ĉar ni ne havas eĉ la frankon.

Ni longe rostis ŝampinjonon.
Kaj poste - rostis la ko...tleton.
Sed morgaŭ manĝos ni omleton
Kaj pastajn bulojn kun buljonon.

Kreskadas dume rubla kurzo!
Hodiaŭ mi ekvolis... vendi
Dolarojn por ke ne dependi
De la usona dika burso.

La instruisto de lernejo,
Biologisto, estas ... saĝa,
Ĉar kvankam estas li samaĝa
Al mi, li iĝis membr’ de TEJO.

Al la plakat’ „Eterna paco“
Soldat’ alskribis: “Estas ka…nto
Por koro. Ni kun leŭtenanto
Batalis brave, kun aŭdaco“.

Grandega estas abomeno
Se ekŝiriĝis la hi…silo.
Ŝipan’! Forgesu pri babilo
Kaj remu, remu al haveno!

Mi iras en Irinan domon.
Aĉetis tial mi kon…jakon,
Min kombis, eĉ surmetis frakon,
Parfumis akvon kun aromon.

Dum maratona aventuro
Abunde gutis mia... ŝvito.
Sed mi ne estas emirito!
Do tiel – kuro, kuro, kuro!

dobri (Montri la profilon) 2009-novembro-05 20:51:32

Dankon pro la bona versaĵo! Similan humuron mi jam longe ne legis. Bonvolu daŭrigi!

Stephan S (Montri la profilon) 2009-novembro-05 20:57:20

dobri:Dankon pro la bona versaĵo! Similan humuron mi jam longe ne legis. Bonvolu daŭrigi!
Mi daŭrigus, sed sakraĵoj finiĝis)))
Povas esti, poste daŭrigos.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-novembro-05 21:03:39

Tio estas amuza. rideto.gif
Ankaŭ en la franca lingvo mi trovis kelkajn ekzemplojn de tiaj poemoj, sed ili ne havas apartan nomon (mi nomas tion simple “falsa rimo”).

Ekzemple, en ĉi tiu kanto estas tiu strofo:
Alors pendant une demi-heure
Dans son moteur il tripatouille
Il est crevé, il est en sueur,
Il a du cambouis jusqu’au'x coudes


Traduko:
Do dum duonhoro
Sian motoron li fuŝpalpas
Li estas lacega, il ŝvitegas,
Li havas motorgrason ĝis la kubutoj

La tuta kanto bone rimas, krom la dua kaj kvara linioj de tiu strofo. Sed se oni anstataŭigas la vorton coudes (kubutoj) per couilles (kojonoj), la versoj rimas.
Ĉi tio estas amuza rimedo por eviti diri fivorton kaj kulpigi la aŭskultanton pri la vulgaraĵoj.

Ankaŭ ekzistas fi-kantoj, en kiuj fakte estas nenio malĉasta, sed la aŭskultanto ĉiam kredas, ke ja estos. Kiel via ekzemplo, kiu tre plaĉas al mi. okulumo.gif

Stephan S (Montri la profilon) 2009-novembro-05 22:41:29

Dankon! ridulo.gif

Reen al la supro