Al la enhavo

Kvalifikoj bezonataj de politikistoj

de Miland, 2009-novembro-09

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-09 12:38:27

La fadeno pri Eŭropa prezidento pensigis min pri la kvalifikoj bezonataj de politikistoj. Miaopinie, neniu scias ĉion, sed kiel grupo ili devas enhavi scion pri temoj rilataj al regado, ekzemple juro, historio, ekonomio, kaj filozofio. Ankaŭ profesia sperto en diversaj temoj, kultura, komerca kaj eĉ milita.

Individuaj politikistoj, aliflanke, devus havi bonan propran reputacion pri honesteco, integreco, kaj justeco.

Ankaŭ avantaĝa al ili estas sperto pri politika aktivado kaj la rilata realismo, kiel la diraĵo "la politiko estas la arto de la farebla". Sed ili ankaŭ devas havi demokratan respekton al iliaj voĉdonantoj. Mallonge, ili devus esti realismaj idealismuloj, ne cinikuloj.

Kion vi opinias?

dobri (Montri la profilon) 2009-novembro-09 16:58:08

La politikistoj devus esti precipe honestaj kaj fidindaj por siaj balotantoj. La plej bezonata kvalifiko estas ekonomio, ĉar la mono regas mondon.

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-09 17:20:58

dobri:La politikistoj devus esti precipe honestaj kaj fidindaj por siaj balotantoj. La plej bezonata kvalifiko estas ekonomio, ĉar la mono regas mondon.
Eble plaĉus al vi la fikcia Usona Prezidento Bartlet en la tre ĝuebla TV-serio The West Wing. En la serio, li gajnis la Nobel premion pri ekonomio antaŭ ol li Prezidentiĝis!

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-09 20:23:06

Miland:
dobri:La politikistoj devus esti precipe honestaj kaj fidindaj por siaj balotantoj. La plej bezonata kvalifiko estas ekonomio, ĉar la mono regas mondon.
Eble plaĉus al vi la fikcia Usona Prezidento Bartlet en la tre ĝuebla TV-serio The West Wing. En la serio, li gajnis la Nobel premion pri ekonomio antaŭ ol li Prezidentiĝis!
Mi ne konsentas. La homaj raitoj gravas pli ol la mono. Vidu kio okazas kiam la mono precipe reĝas: grandega mondkrizo, multe da senlaboruloj, ankaŭ en la Usono, la lando de la pura kapitalizmo.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-novembro-09 20:50:23

Miland:[..]

Eble plaĉus al vi la fikcia Usona Prezidento Bartlet en la tre ĝuebla TV-serio The West Wing. En la serio, li gajnis la Nobel premion pri ekonomio antaŭ ol li Prezidentiĝis!
La Ekonomia Premio ne estas Nobelpremio.
Legu ĉi tie

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-09 21:15:15

Registo de iu ajn devas kompreni bazan statistikon, kaj kredi je sciencaj metodoj. Alie ĝi ne povos juĝi pri la vereco de raportoj de aliaj. Post tio kono pri kaj kredo je homaj rajtoj estas gravegaj.

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-10 11:36:50

Eddycgn:
Miland:Eble plaĉus al vi la fikcia Usona Prezidento Bartlet en la tre ĝuebla TV-serio The West Wing.
Mi ne konsentas..la Usono, la lando de la pura kapitalizmo.
Ĉu vi efektive vidis The West Wing?

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-10 11:48:59

AlfRoland:La Ekonomia Premio ne estas Nobelpremio..
Nobel ne testamentis monon por premio pri ekonomio; tamen la mono donita de la Sveriges Riksbank estas aljuĝita de la reĝa sveda akademio pri sciencoj, same kiel la Nobelpremioj pri fiziko kaj kemio. Pro tio, la premio estas kutime rigardata kiel Nobelpremio, kvankam la pli preciza titolo estas la "Sveriges Riksbank premio pri ekonomiaj sciencoj memore de Alfred Nobel".

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-10 13:22:59

Miland:
Ĉu vi efektive vidis The West Wing?
Mi bedaŭrinde ne vidis The West Wing.
Kio estas tio?

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-10 15:28:40

Eddycgn:Mi bedaŭrinde ne vidis The West Wing.Kio estas tio?
Ĝi estas fikcia serio situitaj en la Blanka Domo, la ofica hejmo kaj laborejo de la Usona Prezidento. Lia oficejo kaj tiuj de la plej proksimaj stabanoj estas lokitaj en la okcidenta alo de la konstruaĵo. La serio prezentas realisman bildon de la tagvivo en la okcidenta alo de la Blanka Domo, kaj la politikaj kaj privataj vivoj kaj rilatoj de la enloĝantoj.

Ĝi estis tiel bone farita ke la DVD-versio enhavas intervjuojn kun tri pasintaj Usonaj Prezidentoj kaj iliaj stabanoj, la lastaj kiuj atestis pri la realismo de la serio.
La verkisto de la scenaro dum la unua kvar sezonoj estis Aaron Sorkin, tre talenta dramaturgo kiu verkis la scenaron de la filmoj A Few Good Men (kun Tom Cruise kaj Jack Nicholson), kaj The American President (kun Michael Douglas).

Sume, tre vidinda!

Reen al la supro