Al la enhavo

VirtualPol (esperanta fadeno)

de Hispanio, 2009-novembro-14

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Hispanio (Montri la profilon) 2009-novembro-14 18:48:08

VirtualPol estas la unua demokratia platformo de interreto kie la uzantoj administriĝas al si mem. Ĝis nun la sola maniero administri komunumon ĉe interreto estis pere de strikta kaj aŭtoritatema strukturoj. Ĉe ili la kreanto / kreinto estas la plej privilegia uzanto nomata admin aŭ GOD.

VirtualPol estas revolucio, per la Demokratio kiel fundamenta apogo. La Elektado estas aŭtomatigita, do ne ekzistas iu privilegia uzanto. Ne ekzistas intervenado de la administranto. Ĉi tio estas historia paŝo de progreso ĉe la interretaj komunumoj. La tutaj civitanoj havas la saman egalecon. Kun la samaj oportunecoj por akiri la ĉefecon aŭ la malsukceson je la serĉado de la Povo kaj la administrado de si mem.

La retpaĝo estas sub la Ĝenerala Publika Licenco (GPL), do iu ajn homo ĉe interreto povas modifi la kodon por plibonigi la paĝon, aŭ povas krei VirtualPol-on al lia / ŝia propra lingvo kaj adaptata al lia / ŝia reĝistara sistemo, ktp.

http://www.virtualpol.com/ (nur en kaj per la hispana lingvo)

KODO: http://code.google.com/p/virtualpol/source/browse/... (kelkaj partoj de la kodo estas en la hispana. Oni devu koni PHP-on)

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-15 00:32:03

Kaj kion oni faras aŭ povas fari per Virtualpol?

Hispanio (Montri la profilon) 2009-novembro-15 01:33:12

Rogir:Kaj kion oni faras aŭ povas fari per Virtualpol?
Nu, inter ĉiuj la postenoj vi povas esti (nuntempe) prezidento de virtuala lando, vicprezidento, parlamenta prezidanto, ministro, ambasadoro, deputito, paciga juĝisto, supera juĝisto, ĉefgazetistaro, asesoro, inspektisto pri la censo, prokuroro, ŝtat-sekretario, polica komisaro, popol-defendanto, policisto, funkciulo, arkitekto, ĉiĉerono, sekretario, notario, dekano kaj instruisto. Vi ankaŭ povas esti senlaborulo kaj partopreni nur je la konversacioj, aŭ krei entreprenon kvazaŭ ĵurnalo, loterio, kaj aliaj, aŭ krei vian propran partion, krei kaj modifi leĝojn (konstitucion, kriminalan kodon, kaj aliajn)...

Mi montrus al vi bildojn, sed la retpaĝo nuntempe estas nur en la hispana kaj eble vi komprenos nenion. Sed se vi aŭ iu ajn konas personon, kiu scias pri kodo kaj PHP, oni povas krei similan retpaĝon por aliaj homoj, ktp.

Reen al la supro