Al la enhavo

Diskriminacio de Esperanto

de MarCin83, 2009-novembro-14

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

MarCin83 (Montri la profilon) 2009-novembro-14 19:38:58

Karaj gesamlingvanoj!

La oficejo de la germana Federacia Konkurso pri Fremdlingvoj esceptis Esperanton de partopreno en la konkurso.

Jen la esperantlingva ligilo: http://www.esperantoland.org/de/plu.php?msgid=1036

Kiel vi pensas pri tio? Laŭ mi tio estas skandalo! shoko.gif

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-novembro-14 20:10:07

kio estas tiu konkurso?

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-14 20:57:30

Ja maljusta diskriminacia decido! Ĉu ni skribu al la rilata instancoj? Jen kontaktpaĝo!

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-15 00:15:15

Stulta decido, se Esperanto estas permesata por instruado en lernejoj ne ekzistas kialo por ne permesi ĝin en oficiala konkurso.

MarCin83 (Montri la profilon) 2009-novembro-15 09:38:03

kio estas tiu konkurso?
En tiu konkurso la lernantoj prezentas poemoj, literaturo ktp. en la fremdlingvo, kiun ili lernas en la lernejo. Esperanto estas permesata kiel fremdlingvo en germana instruado, sed la lernantoj de Esperanto ne rajtas partopreni en tiu konkurso ĉar (laŭ la oficejo) Esperanto estas "artefarita lingvo".
Aliflanke, mi supozas ke ne parolataj lingvoj kiel latino estas akceptataj en la konkurso...

horsto (Montri la profilon) 2009-novembro-15 11:40:34

Laŭ la kondiĉoj por la konkurso ĉiuj ŝtataj kaj uzataj (Verkehrssprachen) lingvoj estas permesitaj, krom la germana kaj latina. Do Esperanto kiel parolata lingvo estus uzebla, sed oni poste malpermesis Esperanton ĉar ĝi estas "artefarita lingvo".
Oni ne scias kial ili malpermesis "artefaritajn lingvojn". Ĉu eble ili agnoskas ke lernejanoj kiuj elektas Esperanton havas grandegan avantaĝon? okulumo.gif

dobri (Montri la profilon) 2009-novembro-15 17:56:21

Certe! Povus okazi, ke lernejano kun Esperanto gajnos, sed la juĝantaro atendas gajnon de angla lingvo!

Reen al la supro