Al la enhavo

tri frazoj

de victornino, 2009-novembro-19

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

victornino (Montri la profilon) 2009-novembro-19 10:19:36

Ĉu laŭ vi tiuj ĉi frazoj signifas ĝuste same?

"Tiu esprimo ofte estas uzata, ĉu ne?"
"Tiu esprimo ofte uziĝas, ĉu ne?"
"Tiun esprimon ofte oni uzas, ĉu ne?"

tommjames (Montri la profilon) 2009-novembro-19 10:35:42

La tria frazo estas erara, vi bezonas Tiun esprimon.

Laŭ mi ĉiuj tri estas baze samsignifaj, sed inter la unuaj du estas iometa malsamo. Uzata estas vera pasivo, sed uziĝas montras transiron en novan staton kaj ne indikas pasivan agon fare de iu agento; la "meza voĉo". Sed por la celo ili plimalpli samsignifas.

victornino (Montri la profilon) 2009-novembro-19 10:50:12

tommjames:La tria frazo estas erara, vi bezonas Tiun esprimon.

Laŭ mi ĉiuj tri estas baze samsignifaj, sed inter la unuaj du estas iometa malsamo. Uzata estas vera pasivo, sed uziĝas montras transiron al novan staton kaj ne indikas pasivan agon fare de iu agento; la "meza voĉo". Sed por la celo ili plimalpli samsignifas.
Dankon, mi korektos la trian frazon.

victornino (Montri la profilon) 2009-novembro-19 10:57:46

tommjames:La tria frazo estas erara, vi bezonas Tiun esprimon.

Laŭ mi ĉiuj tri estas baze samsignifaj, sed inter la unuaj du estas iometa malsamo. Uzata estas vera pasivo, sed uziĝas montras transiron al novan staton kaj ne indikas pasivan agon fare de iu agento; la "meza voĉo". Sed por la celo ili plimalpli samsignifas.
fakte mi ne komprenas la verbon "uziĝi" kiel transiro, sed kiel daŭra agado. Tiukaze, ankaŭ aldonas la signifon "ofte", per kiu la daŭrigo evidentiĝas, ĉu?

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-19 11:39:52

Miaopinie, la distingo inter estas uzata kaj uziĝas ne gravas. La PMEG egaligas ilin praktike; vidu ĉi tie (unua skatolo, deka ekzemplo) kaj ĉi tie (unua frazo en la sekcio "Ĉi").

Vidu ankaŭ la diskuton en la sekcio IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj . Mi citas:
En IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj ne temas pri ekesto de rezulto aŭ ŝanĝo de stato, sed pri ago, kiu okazas per si mem. Se ĉeestas statoŝanĝa signifo, tiu signifo estas jam en la origina verbo..
La rilata objekta verbo ĉi tie estas kompreneble uzi.

tommjames (Montri la profilon) 2009-novembro-19 13:32:50

victornino:fakte mi ne komprenas la verbon "uziĝi" kiel transiro
Pardonu, mi iom fuŝis mian eksplikon.

Per "transiro en novan staton" mi ne celis la kutiman statŝanĝon montratan per (kiel ekzemple en "la pomo ruĝiĝas"). Mi celis ke uziĝas montras la agon en kiu la esprimo estas unue ne uzita, kaj poste ja estas uzita.

Tion PMEG eksplikas per la ekzemplo:

PMEG:vendi → vendiĝi = iĝi vendita, esti vendata (per si mem)
Antaŭ la ago, la aĵo ne estis vendita. Kaj post la ago (vendiĝi) ĝi estis vendita.

Kiel Miland montris, uziĝas kaj estas uzata estas preskaŭ egalaj kaj en via frazo la diferenco ne gravas, ĉar vi ne bezonas mencii la agenton de la ago en kutima pasiva stilo.

victornino (Montri la profilon) 2009-novembro-19 20:44:10

Dankon Miland kaj tommjames pro viaj klarigoj.

Reen al la supro