Al la enhavo

Enigmo: promenadaj renkontoj

de Miland, 2009-novembro-19

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-19 20:56:20

Johan kaj Katja loĝas ĉe kontraŭaj finoj de strato. Ili estas amikoj, kaj do ili decidas samtempe iri al la domo de la alia kaj liveri festan salutkarton.

Ambaŭ piediras laŭ la sama strato rekte al la domo de la alia, kaj rekte revenas. Kompreneble ili renkontas dufoje, unue irante al la domo de la alia, kaj due revenante.

Kiam la unua renkonto okazas, ili estas 300m for de la domo de Johan. Je dua renkonto, ili estas 400m for de la domo de Katja.

Kiel longa estas la strato?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

fizikisto (Montri la profilon) 2009-novembro-19 23:11:38

Estas bona enigmo, ne eblas kalkuli la rapidecojn aŭ la tempojn. Sed la longeco de la strato oni povas kalkuli: 500m.
Pruvo estas tre facila per pozicio-tempo-diagramo de ambaŭ geamikoj.

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-19 23:29:27

fizikisto:.. la longeco de la strato oni povas kalkuli: 500m..
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnis la verdan stelon:

sergejm (Montri la profilon) 2009-novembro-20 06:54:04

Mi opinias ke pli logike estus demandi
"Kiom longa estas la strato?"

Sed en tekstaro.com mi trovis 4 trafojn de "kiom longa" kaj 15 de "kiel longa", el la lastaj 8 "kiel" estas kun ne kvanta signifo.

fizikisto (Montri la profilon) 2009-novembro-20 08:13:03

sergejm:Mi opinias ke pli logike estus demandi
"Kiom longa estas la strato?"
Kaj germane kaj angle oni diras "kiel longa". Tamen, mi konsentas ke "kiom longa" estus pli logike.

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-20 11:16:26

Gramatike kiel povas respondas al ambaŭ demandojn En kiu maniero? kaj En kiu grado?. Vidu la PMEG (4a skatolo, 5a ekzemplo).

Kiom respondas al la demando Kiel multe? Kia nombre?. Jen la PMEG (unua skatolo, 6a ekzemplo).

fizikisto (Montri la profilon) 2009-novembro-20 13:22:43

Dankon pro la klarigo. Do "kiom" oni uzas por montri gradojn nur se oni volas forte emfazi la gradon.

Reen al la supro