Al la enhavo

Enigmo: varma teo

de Miland, 2009-novembro-21

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-21 20:02:51

Venis la vintro, kaj kvar geedziĝaj paroj en bazaro en malvarma vetero trinkis multe da varma teo. Sed la tasoj, kvankam malmultekostaj, estis etaj. Do kiom da tasoj ili trinkis? Nu, Ana trinkis 2, Lina 3, Mina 4 kaj Rina 5. S-ro Bakro trinkis samkvante kiel sia edzino, sed S-roj Demitro, Kasino kaj Tasuo trinkis respektive duoble, trioble kaj kvaroble ol iliaj respektivaj edzinoj. La tuta nombro trinkita estis 44.

Kiuj estas la respektivaj lastaj nomoj de la kvar edzinoj?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-21 23:00:19

Ne eblas scii laŭ tiuj ĉi informoj. Ĉu vi forgesis aldoni ion?

horsto (Montri la profilon) 2009-novembro-22 12:05:35

Kompreneble Bakro, Demitro, Kasino kaj Tasuo. okulumo.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-22 13:05:49

Rogir: Ĉu vi forgesis aldoni ion?
Vi tute pravas - mi pardonpetas, kaj redaktis la problemon.

horsto:Kompreneble Bakro, Demitro, Kasino kaj Tasuo. okulumo.gif
Vi pravas pri tio, kaj do juste gajnas unu poenton!

Do, se vi volas pardoni min, al la plena solvo..

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-22 13:25:58

Kaj nun mi vidas la gravegan frazon 'La tuta nombro trinkita estis 44.' La nura ĝusta solvo do estas Ana Tasuo, Lina Kasino, Mina Demitro kaj Rina Bakro. Iu ajn alia kombino trinkus pli ol 44 tasojn.

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-22 14:21:05

Rogir:Ana Tasuo, Lina Kasino, Mina Demitro kaj Rina Bakro.
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

Reen al la supro