Al la enhavo

Aborto kaj Abortigo

de Chainy, 2009-novembro-27

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2009-novembro-27 12:58:51

Mi demandas min, kial oni ofte uzas la vorton 'aborto', kiam oni parolas pri la artefarita aborto? Tio eblas en la angla, char ekzistas alia vorto por la natura aborto (miscarriage), kaj pro tio oni kutime uzas la vorton 'aborto' (abortion) por artefaritaj abortoj. Sed, en Esperanto la situacio estas la mala - ekzistas alia vorto por artefarita aborto (abortigo). Tial, oni pensus, ke oni uzu la vorton 'aborto' chefe por 'naturaj abortoj', chu ne?! Alie, oni facile povus malkompreni...

Kaj mi rimarkis tiujn chi frazojn en 'La Tekstaro':
'Pramshipo de larmoj' por abortigi en britaj klinikoj.
Tie ili estis konvinkitaj ne abortigi sin.
Ne abortigi sin?! Sonas strange. Plejofte oni uzas 'abortigi' en 'La Tekstaro' kiel en la unua frazo supre.

Chu mi tial pravas, ke oni povas simple diri frazon kiel "Shi abortigis." (Se estis artefarita aborto) kaj "Shi abortis" (se estis natura aborto)?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-novembro-27 13:10:34

Saluton!

Chainy:Chu mi tial pravas, ke oni povas simple diri frazon kiel "Shi abortigis." (Se estis induktita aborto) kaj "Shi abortis" (se estis natura aborto)?
ReVo subtenas vian supozon. rideto.gif

Sed indukti havas aliajn signifojn.

abortigi = estigi | kaŭzi aborton

Kolonjano

Chainy (Montri la profilon) 2009-novembro-27 13:19:16

KoLonJaNo:Sed indukti havas aliajn signifojn.
Jes, pardonu. Mi simple prenis tiun chi esprimon ('induktita aborto') el Vikipedio. Mi volis diri 'atefarita/nenatura aborto' - mi korektis mian unuan tekston. Shajne necesas ankau korekti la vikipedian artikolon...Vikipedio - Aborto

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-27 15:30:10

La verbo aborti troviĝas en la angla-parolantaj vortaroj de Wells kaj Butler kiel netransitiva. Tio estas konsekvenca kun la uzoj de abortigi en Monato, trovita en la tekstaro.

PIV 2005 priskribas ĝin kiel transitivan, sed allasas duan netransitivan 'specialan' signifon, nome halto al evoluo aŭ kreskado. Sed ĝi havas ankaŭ abortigi por kaŭzi aborton ĉe ino, kiu estas konsekvanca kun allasi la duan uzon en pli granda senso.

La tekstaro (en la Malnova Testamento de Zamenhof) enhavas du uzojn de la pasiva participo, kiu indikas transitivecon.

Estas la franca verbo avorter kies transitiveco ne estas certa. Eble estas diferenco inter angla kaj franca uzo, kiu speguliĝas en Esperanta uzado.

Kion vi opinias?

Matthieu (Montri la profilon) 2009-novembro-27 15:45:38

Ankaŭ Reta Vortaro asertas, ke aborti estas netransitiva, kaj tiel mi uzas tiun vorton.

Miland:La franca verbo avorter ŝajnas transitiva. Do eble estas diferenco inter la angla kaj la franca, kiu speguliĝas en Esperanta uzado.
Uzi avorter transitive ŝajnas al mi strange, kaj laŭ pluraj vortaroj, ĝi estas netransitiva.

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-27 17:40:18

Mutusen:Uzi avorter transitive ŝajnas al mi strange, kaj laŭ pluraj vortaroj, ĝi estas netransitiva.
Nu, jen paĝo kiu indikas transitivecon, kaj alia kiu indikas netransitivecon.

Eble ne estas uniforma regulo en la franca pri ĉi tiu verbo ĉu?

Chainy (Montri la profilon) 2009-novembro-27 17:54:50

Tio estas, kiam estas artefarita aborto oni devas uzi la vorton 'abortigo'. Kaj ne simple 'aborto'. Se iu uzus la vorton 'aborto', oni ja ne komprenus kia aborto estis, chu artefarita au spontana? (Nur la kunteksto helpus). La vorto "abortigo" evitas tiun chi konfuzon.

Kaj la verboj:

"Shi abortigis" (oni komprenus, ke estis artifarita aborto)
"Shi abortis" - tio eble estus tro konfuza (chu estis natura au artefarita?)

Kiel oni povus diri simplemaniere, ke virino suferis naturan aborton? Au simple tiel?! (sed tio sonas iom komplike)

horsto (Montri la profilon) 2009-novembro-27 18:50:41

Chainy:
"Shi abortigis" (oni komprenus, ke estis artifarita aborto)
"Shi abortis" - tio eble estus tro konfuza (chu estis natura au artefarita?)
Kiel oni povus diri simplemaniere, ke virino suferis naturan aborton? Au simple tiel?! (sed tio sonas iom komplike, kvazau mi estas kuracisto)
Kial tio estas konfuza? Laŭ ReVo aborti signifas: Naski antaŭtempe nevivpovan idon
Kaj abortigi signifas: Kaŭzi aborton
PS: Bonvolu skribi laŭ la x-sistemo, la paĝaro anstataŭigas la ikson.

Chainy (Montri la profilon) 2009-novembro-29 19:32:53

horsto:Kial tio estas konfuza?
Rigardu al tiu ĉi paĝo de Vikipedio:Aborto. Jen ĝi konfuzis min! Ekzemple, sub 'Etikaj vidpunktoj' oni ofte skribas 'aborto', kiam devas esti 'abortigo'. 'Induktita aborto'?! - eble ĝi estas tiel uzebla nur en medicina kunteksto, alie 'induktita' signifas 'deduktita'.

heirabbit (Montri la profilon) 2010-marto-25 07:23:45

Laŭ mia kompreno, "aborto" nur signifas ke la bebo mortis antaŭ sia nasko, do la vorto inkluzivas "nature aborti" kaj "abortigi", kaj "abortigi" nur havas unu signifon.

Aliteme, abortigi estas ege kutima kaj malkara Ĉinuje, kaj mi faris filmeton pri tio (eblege kun multaj eraroj, kaj nur kun la vorto "aborto").

filmeto pri aborto en ĉinujo kun artikolo

Reen al la supro