Al la enhavo

Romano "Eŭgeno Onegin" aperis en la reto

de Cyrill, 2009-decembro-16

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Cyrill (Montri la profilon) 2009-decembro-16 17:18:31

Saluton!

Mi gratulas ĉiujn samideanojn okaze de la jubileo de Zamenhof, kaj volas prezenti donacon, dediĉitan al ĉi tiu dato. Dank' al miaj penoj en la reto aperis unu el la plej elstaraj verkoj de la rusa literaturo kaj unu el trezoroj de la literaturo monda - versa romano "Eŭgeno Onegin" de Aleksandr Puŝkin, nia plej granda poeto kaj verkisto. Tio estas ĝia unua Esperanta traduko, publikigita en la jaro 1931, kiun sekvis traduko de Sergej Rublov, aperinta en la 1960-aj jaroj, kaj nova traduko de Valentin Melnikov, eldonita en 2005 fare de "Sezonoj". Pli detale pri tio vi povas ekscii el artikolo en mia blogo ĉe Ipernity. Ankaŭ tie vi povos elŝuti la libron, se vi havas Ipernity-konton. Se vi ne havas ĝin, vi povas elŝuti la libron ĉe FileFactory.com aŭ per eMule kiel PDF-dosieron aŭ kiel [url=ed2k://|file|esperanto.a.s.pushkin.eugeno.onegin.1931.teksta.versio.zip|151473|9c41ed30e7857d02b307332d04f6f0ee|h=l3ubccayzofkaonxlxa7ĥtsycwglkem|/]tekstan version[/url] en arkivo.

Do, ekde nun en ĉiuj lokoj de la mondo oni povos legi Esperante la liniojn, kiuj estas karaj por ĉiu rusa homo. Mi esperas, ke la Majstro digne taksus ĉi tiun laboron pacan...

Reen al la supro