Al la enhavo

"devus"

de darkweasel, 2009-decembro-22

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-22 20:05:42

Ĝis ĉi-tage, mi pensis, ke mi bone komprenas la signifon specialan de la vorto "devus", sed la jena IRC-konversacio cerbumigis min. Ĉu vi havas iun ideon?

2009-12-22 20:08:48 (Potkan) Ĉu jam estis inventita vorto, kiu povus anstataŭigi vorton "devus" uzante ĝin kiel "should"?
2009-12-22 20:09:32 (Filomato) ĝi ne estas bezonata
2009-12-22 20:09:50 (Potkan) Ĝi ja estas bezonata.
2009-12-22 20:09:52 (Filomato) esperanto bone funkcias nun
2009-12-22 20:10:00 (Filomato) malgraŭ ĝiaj mankoj kaj fuŝaĵoj
2009-12-22 20:10:15 (Filomato) estas sensence perdi la tempon por provi reformi ĝin
2009-12-22 20:10:36 (Filomato) pli bone vi lernu iun utilan lingvon
2009-12-22 20:10:46 (Filomato) anstataŭ vanigi vian energion
2009-12-22 20:10:46 (Potkan) Sed se mi demandus "Kial vi devus morti?", vi komprenus malbone.
2009-12-22 20:11:12 (darkweasel) Potkan: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/gravaj_verboj/p...
2009-12-22 20:11:19 (Potkan) Kaj kreado de vortoj ne estas reformado.
2009-12-22 20:11:26 (darkweasel) la speciala signifo de "povus", "volus" kaj "devus" estas en PMEG
2009-12-22 20:11:34 (darkweasel) kaj do verŝajne komprenebla laŭ plej multaj
2009-12-22 20:12:13 (Potkan) Estas devus kaj devus...
2009-12-22 20:13:04 (darkweasel) 2009-12-22 20:10:46 (Potkan) Sed se mi demandus "Kial vi devus morti?", vi komprenus malbone. ← eble "kial mi mortus"?
2009-12-22 20:13:46 (Potkan) darkweasel: Why should you die?
2009-12-22 20:13:54 (darkweasel) *kial vi mortus
2009-12-22 20:14:05 (darkweasel) nu, ĉu tio ne signifas ĝuste tion?
2009-12-22 20:14:16 (darkweasel) eble nur mia kapablo paroli la anglan estas tro malbona
2009-12-22 20:14:16 (Potkan) Ne, tute ne.
2009-12-22 20:14:32 (darkweasel) nu
2009-12-22 20:14:47 (Potkan) "Kial bezonatus, ke vi mortos?"
2009-12-22 20:15:41 (Potkan) * mortu
2009-12-22 20:15:44 (darkweasel) laŭ mi tion oni povas ja diri "kial vi mortus?" por tiu signifo (mi certe komprenus ĝin tiel), sed eble mi nur fuŝas..
2009-12-22 20:15:51 (darkweasel) -tion
2009-12-22 20:16:49 (darkweasel) mi iras nun manĝi, eble poste miaj gramatikaj konsiloj estos malpli fuŝaj
2009-12-22 20:17:08 (Filomato) bonan apetiton
2009-12-22 20:17:28 (Potkan) Bonan apetiton, darweasel. ridulo.gif
2009-12-22 20:46:38 (darkweasel) re
2009-12-22 20:46:41 [Leaving away status after 0d 0h 29m 40s]: You are no longer marked as being away
2009-12-22 20:46:41 [Leaving away status]: You are no longer marked as being away
2009-12-22 20:46:41 [Leaving away status]: You are no longer marked as being away
2009-12-22 20:48:03 (Potkan) Mia sĥemo: http://www.spajky.ic.cz/devus.jpg
2009-12-22 20:49:40 (darkweasel) nu, laŭ pmeg "devus" havas plej ofte la signifon "ja devas(/is/os), sed ne sekvas ĉi tiun devon"
2009-12-22 20:51:39 (darkweasel) por la unua signifo en tiu ĉi bildo, eble oni pli bone uzu "estas rekomendinde ke vi ...u"
2009-12-22 20:53:17 (darkweasel) sed fakte vi cerbumigis min..
2009-12-22 20:53:53 (darkweasel) verŝajne mi devos pensi iom da tagoj pri tio, por ke mi povu diri ion inteligentan..
2009-12-22 20:54:59 (Potkan) Ĉu tio vere estas tiom cerbumiga?
2009-12-22 20:55:25 (darkweasel) nu, mi hodiaŭ estas iom laca, eble tio estas la kialo
2009-12-22 20:55:57 (darkweasel) sed fakte verdire, la angla "should" havas ankaŭ rekomendan signifon
2009-12-22 20:56:12 (darkweasel) mi ne scias ĉu ankaŭ la esperanta "devus"
2009-12-22 20:57:53 (darkweasel) mi kreos fadenon ĉe lernu! pri tio, eble la tieuloj klarigos tion al ni..

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-22 21:24:15

Nu, mi ne volas legi la tutan konversacion, kiu miaopinie estus egale cerbumiga al mi kiel vi! Tamen, mi opinias ke la malfacilaĵo ne estas pri la Esperanta vorto devus. Devi signifas ne havi elekton ĉu fari ion, kaj us estas hipoteza tenso, sen tempa signifo.

La malfacilaĵo estas traduki la anglan vorton "should". "You should do it" estas tradukita "Indas (aŭ estas dezirata, aŭ pli forte, endas) ke vi faru tion". Ne estas preciza Esperanta ekvivalento, tamen la plej proksima estas "devus". Do kutime angle-parolantoj tradukas "should" per "devus".

Ĉu tio helpas?

Frankouche (Montri la profilon) 2009-decembro-22 22:04:06

Ĉu mi devintus lerni alian lingvon ol la esperanta ? rideto.gif

Jes la ...

okulumo.gifokulumo.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-22 23:05:39

Mi ne ŝatas la malsimplan vorton 'devintus'. Ĝi eble ne estas tute senutila, sed oni certe ne ĉiam uzu ĝin laŭvorttraduke.

Frankouche (Montri la profilon) 2009-decembro-22 23:19:41

Mi ne ŝatas la malsimplan vorton 'devintus'. Ĝi eble ne estas tute senutila, sed oni certe ne ĉiam uzu ĝin laŭvorttraduke.
Nu, kiun vorton aŭ dirmanieron ci devus uzi tiukaze ? okulumo.gif

horsto (Montri la profilon) 2009-decembro-23 01:00:23

Kial vi devigas nin legi vian tutan dialogon? Ĉu vi ne kapablas koncize demandi kion vi volas scii?
Se temas pri la demando: Why should you die?
Mi tradukus jene: Kial vi mortu?
"should" aŭ la germana "sollen" oni tradukas kutime per volativo, kaj ne per "devus".

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-23 10:31:59

Rogir:Mi ne ŝatas la malsimplan vorton 'devintus'. Ĝi eble ne estas tute senutila..
Parolantoj de la angla uzas devintus por traduki "should have". Do "I should have learned Esperanto" estas tradukita Me devintus lerni Esperanton.

Jen demando por vi: kiel esprimi la signifon de la antaŭa angla frazo en la nederlanda, kaj kiel vi tradukus ĝin el la nederlanda al Esperanto?

Spajky (Montri la profilon) 2009-decembro-23 11:25:01

Miland:"You should do it" estas tradukita "Indas (aŭ estas dezirata, aŭ pli forte, endas) ke vi faru tion".
horsto:Se temas pri la demando: Why should you die?
Mi tradukus jene: Kial vi mortu?
"should" aŭ la germana "sollen" oni tradukas kutime per volativo, kaj ne per "devus".
Bonaj solvoj.

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-23 15:25:12

En la Nederlanda: 'Ik had Esperanto moeten leren'. Kaj en Esperanto: Mi devis lerni Esperanton.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-23 20:30:54

Bone, do jen TLNL (= tro longe, ne legis)-formo de mia demando:

Ĉu "devus" povas vere signifi ĉion, kion la angla vorto "should" povas signifi? Ĉu "kial vi devus morti?" = "why should you die?"? Aŭ ĉu "devus" havas nur la bazan US-signifon kaj la signifon "ja devas, sed ne faras"?

Tamen jam dankon por viaj jamaj respondoj.

Reen al la supro