Al la enhavo

policistoj parolas al mi

de Nuba, 2009-decembro-23

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Nuba (Montri la profilon) 2009-decembro-23 19:59:12

Mi havas peton por nova traduko, sed mi ne scias kie meti ĝin en la forumo. Povus oni traduki la anglan frazon esperante?

Du policistoj haltigis min dum mi estis marŝanto en vojeto. Ili demandis al mi per la angla lingvo:
"Would you mind taking your hands out of your pockets? I know it's cold out, but..."

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-decembro-23 21:15:46

[Laste redaktita je 2009-12-23 23:25]

Saluton!

Nuba:Mi havas peton por pri nova traduko, sed mi ne scias kie meti ĝin en la forumo. Povus oni Ĉu oni|iu povus traduki la anglan frazon esperante en Esperanton?
Mi supozas, ke la forumo Konsultejo estas konvena loko por fari tian peton.

Nuba:Du policistoj haltigis min dum mi estis marŝantoa en sur vojeto. Ili demandis al mi per la angla lingvo:
"Would you mind taking your hands out of your pockets? I know it's cold out, but..."
Eble tiel:

"Ĉu ĝenus vin elpoŝigi viajn manojn? Mi scias, ke ekstere estas malvarme, sed ..."

Kio okazis, kiam la policanoj vidis, ke estis grenado en via maldekstra kaj pafilo en via dekstra mano? okulumo.gif

Kolonjano

Tomo S. Vulpo (Montri la profilon) 2009-decembro-23 21:57:55

Nuba:Du policistoj haltigis min dum mi estis marŝanto en vojeto.
Ĉu ĝi ne estu: »… dum mi marŝis …«?

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-24 12:38:11

Kaj "marŝis" kaj "estis marŝanta" estas ĝustaj, sed vi pravas ke la unua estas pli kutima.

Tamen eble oni ĉi tie uzu la duan formon, ĉar temas pri unu mallonga ago (la diro) okazanta dum pli longa ago (la marŝado). Ĉu estas iaj reguloj pri tio?

tommjames (Montri la profilon) 2009-decembro-24 13:01:30

darkweasel:Tamen eble oni ĉi tie uzu la duan formon, ĉar temas pri unu mallonga ago (la diro) okazanta dum pli longa ago (la marŝado). Ĉu estas iaj reguloj pri tio?
Se oni volas emfazi ke iu ago estis en procezo de elvolviĝo ("progresa aspekto") la participa formo iafoje povas esti utila por tio, sed tio vere dependas de la baza leksika aspekto de la verbo. Se temas pri ago kiu estas mallonga/unumomenta kiel ekzemple "frapi" povas esti utile emfazi la elvolviĝon de la ago per "ant", sed laŭ mi por verbo kiel "marŝi", kiu implicas daŭron en sia baza signifo, ne vere estas bezono. En dum mi marŝis mi kredas ke oni scius sufice bone ke la ago marŝi progresis kiam la policisto haltigis.

Nuba (Montri la profilon) 2009-decembro-30 18:44:34

Dankon por la traduko. Ofte, me forgesas meti la vorton "ĉu" kiam mi faras demandan frazon.

Ankaŭ, mi havas alian peton por traduko. Bonvolu traduki en esperanton...I have been able since boyhood to express myself better by using written words rather than by speaking...

Ĉu ekzistas ekvivalento en esperanto en la loko de la anglaj vortoj "I have been able"?

Grandan gracon,
-Nuba

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-30 20:04:38

Nuba:Bonvolu traduki en Esperanton...I have been able since boyhood to express myself better by using written words rather than by speaking...
Ĉu ekzistas ekvivalento en Esperanto en la loko de la anglaj vortoj "I have been able"?
La esprim-maniero de Esperanto kutime estas pli simpla ol la angla. Jen mia sugesto:

Jam de la infaneco mi povas pli bone esprimi min skribe ol parole.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-januaro-01 03:43:39

Miland:Jen mia sugesto:

Jam de la infaneco mi pli bone povas esprimi min skribe ol parole.
Mi ŝatas tiun tradukon.

Nuba (Montri la profilon) 2010-junio-01 15:23:50

Mi skribis jen en mian taglibron: "Mi vizitis kirkon (preĝejon) por la unua fojo (unuafoje). Mi elmarŝis dum la mesaĝo (angle: sermon) ĉar mi ne konsentis." Ĉu ĉi tiu estas korekta, aŭ ĉu ekzistas pli bona esprimado?

horsto (Montri la profilon) 2010-junio-01 15:35:20

Nuba:Mi skribis jen en mian taglibron: "Mi vizitis kirkon (preĝejon) por la unua fojo (unuafoje). Mi elmarŝis dum la mesaĝo (angle: sermon) ĉar mi ne konsentis." Ĉu ĉi tiu estas korekta, aŭ ĉu ekzistas pli bona esprimado?
angle: sermon = prediko

Reen al la supro