Mesaĝoj: 8
Lingvo: Esperanto
R2D2! (Montri la profilon) 2009-decembro-30 00:56:46
Necesı = estı bezonata
Kıal havı plı da radıkoj ol kıuj estas bezonataj??
—Ilhuıtemoc
Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-decembro-30 01:28:27
Mi ŝatas hundojn.
Hundoj plaĉas al mi.
darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-30 09:51:10
Vi sendube pravas, ke ni tute ne bezonus tiujn radikojn, sed ili nun simple ekzistas. Se vi ne volas, ke ili ekzistu, ne uzu ilin kaj helpu arĥaismigi ilin. Mi tamen trovas la malsamajn nuancojn de ekzemple "mi ŝatas tion" kaj "tio plaĉas al mi" [aŭ: "tio plaĉas min"] utilaj, kaj pro tio mi ne ĉesigos uzi ilin, ĉar tio rezultigus malriĉigon de la lingvo.
Jes (Montri la profilon) 2009-decembro-30 09:57:32
Noto: En la antaŭa frazo, mi ne dufoje uzis la vorton "necesi" dank'al sinonimeco te: mi evitis ripetado de vortoj
(Se dice "cacofonía" en Español)
(It is said "Phonaesthetics" in English)
Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-30 11:47:27
Jes:ĉu vi ne necesas sinonimoj?Vi bezonas al antaŭ vi, ĉar necesi estas netransitiva.
Jes (Montri la profilon) 2009-decembro-30 20:01:18
Miland:Certe! Vi pravas! Mi jam ĝin korektis, kvamkam mi preferas uzi akuzativo.Jes:ĉu vi ne necesas sinonimoj?Vi bezonas al antaŭ vi, ĉar necesi estas netransitiva.
R2D2! (Montri la profilon) 2009-decembro-31 07:18:10
Jes:(Se dice "cacofonía" en Español)Bone, simpleco povas havi iom da malgrandaj problemoj.
—Ilhuıtemoc
horsto (Montri la profilon) 2009-decembro-31 12:34:48
Jes:Nu, sinonimaj vortoj estas bezonataj. Ĉu ne? ĉu vi ne necesas sinonimojn?Vi pli bone skribu:
Nu, sinonimaj vortoj estas necesaj. Ĉu ne? ĉu vi ne bezonas sinonimojn?
bezoni estas transitiva verbo, sed necesi signifas esti necesa aŭ esti bezonata, kiel mi jam klarigis en alia fadeno.