Al la enhavo

Internacia Junulara Festivalo 2010, komence de aprilo, en Italio :)

de WinstonSmith, 2009-decembro-30

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

WinstonSmith (Montri la profilon) 2009-decembro-30 21:19:55

Ekde kelkaj tagoj eblas finfine aliĝi al Internacia Junulara Festivalo 2010, kiu okazos de la 31-a de marto ĝis la 6-a de aprilo 2010 en Ronĉenjo (Roncegno), mirinda montara urbo en la nord-itala regiono Trentino, 500 metrojn super marnivelo, facilege atingebla per trajno (fervojlinio Trento-Venecio) kaj aŭtomobilo.

...Kio?! Vi demandas "Kio estas IJF"?

Jam de pluraj jardekoj ĝi estas unu el la plej ŝatataj junularaj renkontiĝoj en la tuta Eŭropo. Oni spiras la specialan esperantan bonetoson, miksaĵo de amikemo, ĝuado, malsameco-respekto. Partoprenas kaj fluparolantoj kaj komencantoj, kaj vi ege facile amikumos kun italianoj kaj eksterlandanoj. Eblas partopreni kiel plenpaganto aŭ memzorganto.

Ĉiujare IEJ elektas temon por la Festivalo, pri kiu oni prelegas, diskutrondas, laborgrupas. La distra programo pritraktitas en programeroj dumtagaj kaj dumnoktaj. Dumtage eblas elekti kursojn pri dancado, pentrado, memdefendo, kaj tiel plu. Ĉiujare okazas kursoj pri la itala, Esperanto kaj aliaj lingvoj, por komencantoj kaj progresintoj. Dum la vespera programo okazas koncertoj, teatraĵoj, internacia vespero, dumnokta promenado en la urbo, kaj tiel plu. Krome funkcias dum la tuta nokto la trinkejo, la dancejo kaj la gufujo.

Fine, helpe de la lokaj komunumestroj, ni klopodas vizitigi la plej allogajn turismajn belaĵojn de la ĉirkaŭaĵoj. Kutime oni eskursas unufoje duontage kaj unufoje tuttage.

Kiel konate, nenio estas farenda dum la festivalo: ĉiu mem decidas kiamaniere (mal)ŝpari sian tempon!

Aliĝoj al IJF 2010 jam malfermiĝis! Eblas aliĝi kiam ajn vi deziras, sed memoru: la aliĝintoj antaŭ la 31-a de januaro 2010 ĝuos fortan rabaton.

Pliaj informoj: http://iej.esperanto.it/ijf/2010/index.eo.php
Viaj reagoj kaj komentoj: http://forum.esperanto.it/BB3/viewtopic.php?f=4&am...
La reta aliĝilo: http://iej.esperanto.it/ijf/2010/formularo.php?lin...

Reen al la supro