Mesaĝoj: 3
Lingvo: Esperanto
Martinbr (Montri la profilon) 2010-januaro-09 15:30:20
Saluton!
Mi legis pri la seminario "Flugiloj de malfacila vento", kiu okazos dum la SES en Julio en Slovakio. Tiu kuso ŝajnas esti tre interesa, kaj mi ŝatus partopreni ĝin. Nun mi legis en pluraj aliaj retejoj, ke ĝi celas (ĉefe) junulojn. Do jen mia demando: kiom juna oni prefere estu por partopreni? Ĉu 37-jare mi estos jam iomete maljuna por ĝi?
Antaŭdankon pro via respondo.
Amike,
Martin

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-januaro-14 10:08:39
Ĝi ne celas nur junulojn. Vi povas partopreni.
Kie vi legis tion?
Kie vi legis tion?
Martinbr (Montri la profilon) 2010-januaro-14 12:21:57
jan aleksan:Ĝi ne celas nur junulojn. Vi povas partopreni.Ne ĉe lernu.net.
Kie vi legis tion?
Sed sur kelkaj aliaj retpaĝoj pri "Flugiloj" estas menciate, ke "junaj" Esperanto-parolantoj estas la celgrupo. Pro tio mi demandis; vidu
la Vikipedion
kaj
la vikion de "Flugiloj".
Ĉiuokaze, dankon, Jan, pro la sciigo. Mi plej verŝajne aliĝos al SES kaj la seminario.