Al la enhavo

Saluton!

de dozdoz, 2010-januaro-11

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Español

dozdoz (Montri la profilon) 2010-januaro-11 09:54:12

Saluton Karaj!

Mi estas Mizanto(Esperanta nomo) kaj mi nuntmepe lernas la Hispanan.

En mia lerni la Hispanan, la scio pri Esperanto helpas min tre. Ĉar mi estas Koreo, mia lingvo ne estas simila al Esperanto.

Ĉi tiu estas mia demando - En via lerni Esperanton, ĉu la Hispana helpas ĝin multe? Aŭ ĉu nur tiel sama kiel via lerni la Anglan?

victornino (Montri la profilon) 2010-januaro-11 21:06:47

Saluton dozdoz,

ni parolas hispane ĉe tiu ĉi forumo, tamen pro tio ke vi ankoraŭ ne multe scipovas paroli nian lingvon, mi respondas al vi esperante.

Laŭ mi, estas facile lerni esperantajn novajn vortojn por la hispanuloj. Precipe ĉar multaj radikoj kaj iliaj signifoj estas jam konitaj de ni.

Pri la angla, mi pensas ke ĝi ne estas facile lernebla lingvo. Eble la komenco estas ja facila, sed oni devas studi ĝin multajn jarojn por atingi taŭgan nivelon.

Reen al la supro