Al la enhavo

Aŭ 무궁화, aŭ 개나리

de jagxi, 2010-januaro-19

Mesaĝoj: 2

Lingvo: 한국어

jagxi (Montri la profilon) 2010-januaro-19 14:24:42

Mi petas opinion de koreaj esperantistoj. Pardonon pro ke mi skribas esperante, ĉar mi ne povas skribi en korea lingvo.

En oktobro 2011 okazos Komuna Esperanto-Kongreso en Busan, ĉu ne? Nun prizorgantoj estas varbantaj simbolan markon en la jena retpaĝo.
http://jei.or.jp/evento/2011/kk/index.html

Mi volas prepari ian desegnon. Por tio mi elpensis uzi florojn. En japanio, oni kutime pensas, ke simbola floro de Japanio estas sakuro (ĉerizfloro, 벚나무) hele, blankeme rozkolora.

Mi pensis, ke korea simbola floro estas 무궁화. Sed mia patrino, kiu prefere spektas koreajn televido-dramojn, diris, 'Laŭdire en koreio oni amas printempan flavan floron 개나리, tial ĝi taŭgas.'

Aŭ 무궁화, aŭ 개나리, kiu estas pli grava kaj simbolema en Koreio?

Se temas pri 무궁화, kiun koloron vi imagas unue? Laŭ mia patrino kaj frato, kiuj ŝatas florojn, estas multa koloro 무궁화.

dozdoz (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 13:28:57

Saluton Kara!

Mi tre scivolas kial vi tajpis la koreajn leterojn... ajnkaze,

Jes, la simbola floro de S.Koreio estas 무궁화, sed verdire ne multe da Koreoj gxuas la floron. Rozo estas pli fama kaj 개나리 estas nur la simbolo de printempo, ne sxatigxas je cxiam. En Koreio, ne estas iu floro kiu sxatigxas kiel Sakuro. Do, mi pensas ke 무궁화 pravas.

Kaj mi ne konas ke la Komuna Esperanto-Kongreso okazos en Busan. Cxu vi povas diri pri gxin al mia retposxto?

mizanto@mail.com

ridulo.gif De Mizanto.

Reen al la supro