Al la enhavo

Brita Kongreso de Esperanto 2010

de Radio~!, 2010-februaro-17

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Radio~! (Montri la profilon) 2010-februaro-17 14:43:04

La Brita Kongreso de Esperanto okazos de vendredo la 14-a ĝis lundo la 17-a de majo, 2010.

La kongresejo estos ĉe la hotelo Imperial en la bela urbo Llandudno. Llandudno estas marborda urbo en norda Kimrio.

La nomo Llandudno signifas "la preĝejo de Sankta Tudno" en la kimra lingvo. Dum vizito al la urbo oni multe vidos kaj audos la kimran lingvon. Do, se vi ŝatus pligrandigi vian scion de la lingvo antaŭ la kongreso, eblas mendi Esperanto-Kimra Vortaro ĉe la libroservo de la Esperanto-Asocio de Britio.

La programo por la semajnfino jam pli-malpli pretas. La konata Esperantistino Anna Lowenstein prelegos dufoje, kaj estos ankaŭ prelego de John Wells pri la nova Esperanto-Angla vortaro. Lundon oni intencas ekskursi en la belaj ĉirkaŭaĵoj.

Kvankam oni nomas la kongreson "brita", ni tamen esperas ke ankaŭ alialandaj Esperantistoj partoprenos. Ni aparte esperas ke venos multaj junuloj ridulo.gif

La programkotizo estas £43. Manĝaĵojn kaj loĝadon oni devas organizi mem, sed se homoj interesiĝas, ne hezitu kontakti Junularon Esperantistan Britan ĉi tie kaj ni provos helpi al vi. Malmultekosta junulargastejo troviĝas sufiĉe proksime al la kongresejo, ekzemple.

Sciigu al mi se vi havas pli da demandoj ridulo.gif

Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-17 15:29:15

Ve, mi ŝatus veni, sed tiam okazos miaj finaj ekzamenoj.

Dozorca (Montri la profilon) 2010-februaro-22 01:45:05

Britio estas por mi tro malproksime malgajo.gif

Reen al la supro