Al la enhavo

TTT-ejo

de gyrus, 2010-februaro-21

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

gyrus (Montri la profilon) 2010-februaro-21 21:02:25

Ĉu oni diru TTT-ejon kiel "tototo-ejo" aŭ "tototejo"?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-21 21:05:12

Pli logika estas certe la elparolo /tototoejo/, ĉar la O en liternomoj ne estas vera O-finaĵo.

Tamen ne ĉiam ĉiuj obeas tiun logikon, kaj ekzemple la mallongigon PMEG multaj elparolas /pomego/, kvankam pli logika estus /pomoego/.

Mi mem diras retpaĝaro, sed verŝajne komprenus kaj /tototoejo/ kaj /tototejo/.

Espi (Montri la profilon) 2010-februaro-21 21:05:40

gyrus:Ĉu oni diru TTT-ejon kiel "tototo-ejo" aŭ "tototejo"?
Saluton gyrus,

certe tototo-ejo ŝajnas esti korekta prononco.

Amike
Klaus-Peter

gyrus (Montri la profilon) 2010-februaro-22 15:40:59

darkweasel:Pli logika estas certe la elparolo /tototoejo/, ĉar la O en liternomoj ne estas vera O-finaĵo.
Ĉu vere? Tion mi ne sciis. Mi ĉiam kredis, ke, ekzemple, oni povas diri "Bego" (okej, tiaj vortoj ne ofte troviĝas senkulpa.gif ).

Reen al la supro