Al la enhavo

Ĉu "necesi" ekzistas ?

de astroly, 2010-februaro-25

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

astroly (Montri la profilon) 2010-februaro-25 14:49:03

Saluton :
Mi serĉis en la Reta Vortaro tiun ĉi vorton : necesi, sed bedaŭrinde ne trovis ĝin. Pro tio mi pensas ke ĝi eble ne povas esti derivata el la adjektivo necesa.
Ĉu mi pravas ?
Mi antaŭdankas.

tommjames (Montri la profilon) 2010-februaro-25 14:57:48

Preskaŭ ĉiuj adjektivaj radikoj en Reta Vortaro ne havas verbforman difinon, sed tio ne signifas ke oni ne povas uzi ilin verbe. La verbo "necesi" signifas "esti necesa", tre kutima vorto.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-25 14:58:08

Se vi havas adjektivan radikon kaj aldonas verban finaĵon al ĝi, la signifo estas esti .... Do, necesi signifas esti necesaesti necese.

Espi (Montri la profilon) 2010-februaro-25 18:22:33

darkweasel:Do, necesi signifas esti necesaesti necese.
bezoni, ĉu ne?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-25 18:30:21

Espi:
darkweasel:Do, necesi signifas esti necesaesti necese.
bezoni, ĉu ne?
Ne.

Sxak (Montri la profilon) 2010-marto-17 07:47:41

Jes, "necesi" ekzistas
Kaj mi povas aldoni, ke granda ofteco de tiu vorto en iu teksto markas ruslingvan aŭtoron. Malgraŭ, ke ĝia uzo neniam estas eraro, tamen trouzo de tiu vorto fare de iu ruso laŭ mia opinio montras la nekapablon bone traduki.

super-griek (Montri la profilon) 2010-marto-31 12:09:29

Espi:
darkweasel:Do, necesi signifas esti necesaesti necese.
bezoni, ĉu ne?
Necesi pli-malpli egalas "esti bezonata":

Se oni volas fari kukojn, oni bezonas ovojn.
Se oni volas fari kukojn, necesas ovoj.
Atentu la akuzativon okulumo.gif

Reen al la supro