Al la enhavo

Pri Akuzativoj!

de Demian, 2010-marto-09

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2010-marto-09 14:28:55

La persikoj ŝajnas molaj kaj bonaj.

Mi legas tiun frazon en la ekzercoj, kiujn oni trovas en la libro:
A Complete Grammar of Esperanto (Plena Gramatiko de l'Esperanto)
LESSON V Reading Lesson (Leciono V, Legaĵaj Lecionoj)
15 th Sentence (15-a Frazo)

Verkisto: Ivy Kellerman

La libro instruas Esperanton per la angla.
Ĉu la frazo estas ĝusta? Se ĝi ĝustas, bonvole, klarigu kial?

Amike,
Ĉetano!

patrik (Montri la profilon) 2010-marto-09 14:35:07

Demian:La persikoj ŝajnas molaj kaj bonaj.

Mi legas tiun frazon en la ekzercoj, kiujn oni trovas en la libro:
A Complete Grammar of Esperanto (Plena Gramatiko de l'Esperanto)
LESSON V Reading Lesson (Leciono V, Legaĵaj Lecionoj)
15 th Sentence (15-a Frazo)

Verkisto: Ivy Kellerman

La libro instruas Esperanton per la angla.
Ĉu la frazo estas ĝusta? Se ĝi ĝustas, bonvole, klarigu kial?

Amike,
Ĉetano!
Jes, ĉar la vortoj "molaj" kaj "bonaj" priskribas la substantivon "persikoj" [kaj ne la verbon "ŝajnas"], do tiuj devas esti adjektivoj. okulumo.gif

tommjames (Montri la profilon) 2010-marto-09 15:13:29

La frazo "La persikoj ŝajnas molaj kaj bonaj" havas subkomprenatan verbon "esti", do the plena frazo estas "La persikoj ŝajnas esti molaj kaj bonaj."

"Esti" estas netransitiva verbo, do akuzativo nek necesas nek uzeblas.

crescence (Montri la profilon) 2010-marto-10 12:16:02

tommjames:La frazo "La persikoj ŝajnas molaj kaj bonaj" havas subkomprenatan verbon "esti", do the plena frazo estas "La persikoj ŝajnas esti molaj kaj bonaj."

"Esti" estas netransitiva verbo, do akuzativo nek necesas nek uzeblas.
En la franca ankoraŭ, la verbo "ŝajni" anstataŭas la verbon "esti". Ne necesas uzi la du verbojn.

Rogir (Montri la profilon) 2010-marto-10 22:18:13

Sed Esperanto ne estas la franca. Oni rajtas kaj uzi 'ŝajnas esti' kaj nur 'ŝajnas'.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-marto-11 02:57:43

La grava punkto estas ke la adjektivoj priskribas la subjekto - ne estas rekta objekto en la frazo. Tial, ne akuzativo.

Iam tentas* aranĝi mense la vortojn en SVO ordo, kaj tiam pensi "la subjekto estas ĉe la maldesktra de la verbo, tial la vortoj ĉe la dekstra bezonas la n-fino."

Tiu ofte funkcias, sed, kiel ĝenerala regulo, estas malĝusta. La vera regulo estas identigi tion, kio estas la subjekto kaj kio estas la rekta objekto. Tio estas la nura ĝusta maniero.

----------
* Almenaŭ, por mi.

crescence (Montri la profilon) 2010-marto-11 11:41:48

Rogir:Sed Esperanto ne estas la franca.
Bonan observon !

Reen al la supro